Jenő Czettler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Czettler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1879 (1879-04-02)
en Jászárokszállás
Morto 29-an de aprilo 1953 (1953-04-29) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Jenő Czettler
Okupo
Okupo juristoekonomikistopolitikisto • universitata instruisto
vdr

Jenő CZETTLER [cetler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czettler Jenő estis hungara ekonomikisto, politikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1922).

Memortabulo pri Jenő Czettler

Jenő Czettler [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1879 en Jászárokszállás. Li mortis en 1954?.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Czettler post lernado en universitato eklaboris en ministerio pri agrario en Budapeŝto en 1901. Li partoprenis en kodigo pri servistoj en 1907. Dum la 1-a mondmilito li apartenis al stabo pri ekonomia konsilio. En 1918 li revenis al la ministerio kiel subministro. Post la Hungara Sovetrespubliko li ekinstruis en la universitato. En 1920 li elektiĝis deputito parlamenta. En 1927 li iĝis subprezidento de la parlamento, en 1937 jam li iĝis senatano. Lia politikado estis mala, ol de socialismo, tial li forgesiĝis post la 2-a mondmilito.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar mezőgazdasági szociálpolitika (Hungara agrikultura sociala politiko) 1914
  • Agrárkérdés és katolicizmus (Agrara problemo kaj katolikismo) 1923
  • Agrárpolitika (Agrara politiko) 1932
  • Földbirtokpolitika (Bienopolitiko) 1936

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.