Jenő Déri
Jenő Déri | |
---|---|
Jenő Déri | |
Persona informo | |
Naskonomo | Drechsler Jakab |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1869 en Szolnok |
Morto | 12-an de junio 1942 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Jenő Déri, laŭ hungarlingve kutima nomordo Déri Jenő estis hungara operkantisto (tenoro). Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Drechsler Jakab [dreŝler] ĝis 1903.
Jakab Drechsler[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1869 en Szolnok, li mortis la 12-an de junio 1942 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Jenő Déri akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1896 helpe de stipendio de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li debutis province en 1896 en teatra kompanio de András Leszkay. Post 3 jaroj li ricevis rolon en la Reĝa Operejo. Inter 1900-1903 li estis membro de la Reĝa Operejo, poste denove li kantis province. De 1906 ĝis la pensiuliĝo li estis membro de la Operejo. Li edziĝis trifoje, sed nur la dua edzino naskis filinon en 1914.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Fromental Halévy: La Judino – Eleazar
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci – Canio
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer – stiristo
- Die Meistersinger von Nürnberg – David
- Siegfried – Mime