Jenő Farkasházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Farkasházy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1861 (1861-03-29)
en Székesfehérvár
Morto 4-an de majo 1926 (1926-05-04) (65-jaraĝa)
en Herend
Tombo Jewish Cemetery (Tata) vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Parencoj Mór Fischer vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • ceramikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jenő Farkasházy [farkaŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkasházy Jenő estis hungara ceramikisto, entreprenisto. Lia nobela antaŭnomo estis farkasházi, lia origina familia nomo estis Fischer [fiŝer] ĝis 1904, lia avo estis Mór Fischer, lia frato estis Zsigmond Farkasházy.

Trumpeta vazo fare de Jenő Farkasházy

Jenő Farkasházy[1] naskiĝis la 29-an de marto 1861 en Székesfehérvár, li mortis la 4-an de majo 1926 en Herend (li estis entombigita en Tata (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Farkasházy devenis el riĉa juda familio. Li maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis 8 jarojn en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, fine li profundigis siajn studojn en Anglio kaj Germanio. Komence li estis arta gvidanto en porcelana uzino en Ungvár, ekde 1897 uzinestro en Herend. Li mem planis kaj pentris porcelanojn. En mondekspozicio en Parizo li ricevis inspiron pri modernaj formoj kaj teknikoj. Li ricevis Honoran legion.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • mondekspozicio en Parizo (1900)

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Palissy élete és művei (monografio, 1887)
  • A Della Robbia család (monografio, 1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]