Jenő Herczeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jenő Herczeg

Jenő Herczeg
Personaj informoj
Naskonomo Haaz Jenő
Naskiĝo la 12-an de marto 1886(nun 1886-03-12)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 21-an de februaro 1961
en Hungario Budapeŝto
Tombo New Public Cemetery, Budapest
Ŝtataneco Hungario
Profesio aktoro, reĝisoro
v  d  r
Information icon.svg

Jenő Herczeg [herceg], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Herczeg Jenő estis hungara aktoro, reĝisoro, kabaredisto. Lia origina familia nomo estis Haaz.

Jenő Haaz [1] naskiĝis la 12-an de marto 1886 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de februaro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Herczeg devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1907. Post siaj studoj li aliĝis al diversaj trupoj, poste li studvojaĝis al Germana Regno. Hejmenveninta li havis rolojn de Ignác Krecsányi. Ekde 1912 li iĝis kabaredisto en la ĉefurbo. Li havis rolon en skeĉoserio Hacsek kaj Sajó kiel Hacsek [haĉek]. Tiu skeĉoserio estas la plej furora en Hungario. Lia partnero estis konstante Vilmos Komlós kiel Sajó. Kelkfoje li reĝisoradis kaj verkis skeĉojn. Pli frue en 1917 li edziĝis. En 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li prenis la kalvinismon.

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Az Apostol (1914)
  • Tilos a csók (1919) – ministro
  • Link és Flink (1927, skeĉo)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – amiko de Schneider
  • Hacsek és Sajó – Az égő nadrág (1934, skeĉoserio) – Hacsek
  • Sonĝoaŭto (1934) – aŭtovendisto
  • Jobb lesz holnap Hacsek (1946)
  • Surveturo (1955)
  • Dolarpaĉjo (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]