Jenő Pócza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Pócza
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1915 (1915-11-15)
en Egyed
Morto 10-an de septembro 1975 (1975-09-10) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Jenő PÓCZA [jenO pOca], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pócza Jenő estis hungara fizikisto, profesoro.

Jenő Pócza [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1915 en Egyed. Li mortis la 10-an de septembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Pócza frekventis kalvinanan kolegion en Pápa, poste li akiris diplomon en Universitato Ferenc József de Szeged en 1938. Post siaj studoj li parte instruis en kolegio de Szeged, parte li helpis la instruadon de Zoltán Bay en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li laboris en signifa fabriko, en 1949 li estis nomumita katedrestro en Scienca Universitato Loránd Eötvös. En 1952 li kandidatiĝis. Ekde 1959 ĝis sia morto li laboris en akademia esplora instituto. Li ricevis premiojn en 1969 kaj 1971. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Radar (1948)
  • Kísérleti fizika (1957) - lernolibro
  • Kísérleti fizika (1962, 1965) - lernolibro
  • Thin Film Physics (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]