Jenő Tombor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jenő Tombor
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1880 (1880-03-03)
en Nitro
Morto 25-an de julio 1946 (1946-07-25) (66-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco SlovakioHungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
Information icon.svg
vdr

Jenő Tombor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tombor Jenő estis hungara oficiro, ministro, apotekisto, ĵurnalisto.

Jenő Tombor [1] naskiĝis la 3-an de marto 1880 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 25-an de julio 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Tombor lernis unue en Budapeŝto, poste li plulernis en Vieno. Li instruis militadon inter 1908-1912. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste la batalis por Hungara Sovetrespubliko havanta altajn rangojn. En 1920 li estis akuzita senrezulte, tamen li devis forlasi la armeon. Tial li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li ricevis diplomojn pri kemio kaj farmacio. En la 1930-aj jaroj li estis ĵurnalisto, en 1939 li skribis, ke Germanio ne venkos. En 1945 li estis elektita parlamenta deputito, krome li ĝismorte estis ministro pri defendo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]