Jenő Kramár
Jenő Kramár | |
---|---|
Jenő Kramár 1931 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kramár Jenő Lajos |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1895 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de februaro 1981 (85-jaraĝa) en Nov-Ĵerzejo |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • infankuracisto |
Jenő Kramár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kramár Jenő estis hungara, poste usona kuracisto pri infanoj, profesoro.
Jenő Kramár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 21-an de septembro 1895 en Budapeŝto. Li mortis en 1981 en Bostono.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Jenő Kramár batalis dum la 1-a mondmilito, tial li devis interrompi sian lernadon. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1920. Post siaj studoj li laboris en kliniko pri infanoj en Pécs, sed en la studjaro 1924 li esploris helpe de stipendio en Usono. Li estis nomumita privata profesoro en 1927 en Universitato Erzsébet, post 2 jaroj li iĝis ankaŭ vickatedrestro. Li estis nomumita eksterordinara profesoro en Universitato Ferenc József en 1931, post 4 jaroj jam publika ordinara profesoro. Li estis rektoro en la studjaro 1943. Post la 2-a mondmilito li migris al Usono, kie li estis katedrestro en Omaha (Nebrasko). Li pensiuliĝis en 1972.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Adatok a szamárköhögés klinikájához és bakteriológiájához (1924)
- Zur Klinik des akuten Rheumatismus (1937)
- Adatok a vérhas chemotherapiájához (1942)