Ĵerzeja pundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jersey-pundo)
Ĵerzeja pundo
valuto • konstanta kurzo • pundo
Ŝtato: Ĵerzejo
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:
vdr
"ĝemelaj" bankaj aŭtomatoj sur la insulo Ĵerzejo: unu disponigas monbiletojn en britaj pundoj, la alia en ĵerzejaj pundoj

La ĵerzeja pundo (angle Jersey Pound, Jersey £) estas la valuto de la insulo Ĵerzejo. La ĵerzeja pundo estas enlanda valuto kaj laŭ sia valoro ekzakte respondas al la brita pundo. Por ĉiu ĵerzeja pundo la "trezoristo de la ŝtato Ĵerzejo" (Treasurer of the States of Jersey) havas garantian deponon de 1,10 britaj pundoj - per tiu alta garantia sumo temas pri tre "multekosta" enlanda valuto. La ĵerzeja pundo estas la kutima pagilo sur la insulo, tamen ĉie ankaŭ eblas pagi per britaj pundoj.

monbileto de 20 ĵerzejaj pundoj

Ekster la insulo la ĵerzeja pundo estas akceptata nur sur la najbaraj Manikinsuloj Guernsey, Sark kaj Alderney) kiel valida pagilo.

Ankaŭ la pli malgranda Manikinsulo Guernsey havas sian propran valuton, kiu same estas konektita kun la Brita Pundo kaj same nur sur la Manikinsuloj estas akceptata pagilo.

La valuta kodo de la ĵerzeja pundo laŭ la normo ISO 4217 estas JEP, la kutima mallongigo sur la insulo estas Jersey £.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]