Jesús Carrasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Carrasco
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (52-jaraĝa)
en Olivenza
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Sevilo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj Intemperie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jesús CARRASCO, naskita en 1972 en Olivenza, estas hispana verkisto.

Antaŭ la komenco de sia literatura kariero, li tenis larĝan gamon de laborpostenoj en sia junularo, de instruisto al vinber-plukisto kaj plendetala dezajnisto. En 1992, li translokiĝis al Madrido kie li komencis sian verkadan karieron. En 2005, li translokiĝis al Sevilo, kie li ankoraŭ vivas.

Lia debuta romano Intemperie (Subĉiela rigoro) aperis en 2013 al kritika aklamo kaj estis tradukita en pli ol dudek lingvoj, kaj adaptita al samnoma filmo; ĝi temas pri knabo kiu fuĝas tra akra pejzaĝo el brutala laborestro. Ĝi gajnis nombron de premioj kaj estis nomita por pluraj pliaj. Lia dua romano La tierra que pisamos (2016) gajnis la EU Premion por Literaturo [1]. Lia tria romano Llévame a casa (Portu min hejme) estis eldonita en februaro 2021 [2]. Ĝi temas pri mensaj misordoj ĉe (ge)maljunuloj, kaj la problemoj kiujn tiuj okazigas ĉe la propra familio, ĉefe ĉe la gefiloj.

La interrilato inter homoj kaj naturo estas fundamenta temo de ĉiuj liaj romanoj [3]. Carrasco diris, ke li estis inspirita de Raymond Carver, Richard Ford, John Updike kaj John Edward Williams.

Referencoj[redakti | redakti fonton]