Jesús Miguel García Iturrioz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Miguel García Iturrioz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (69-jaraĝa)
en Portugalete
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto
vdr

Jesús Miguel GARCÍA ITURRIOZ (naskiĝis en Portugalete (Biskajo) en 1955) estas hispana esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1980 kaj lia agado rilate al la lingvo disvolviĝis ĉefe en la E-grupo de Bilbao, en kiu li okupis diversajn postenojn, kiel prezidanto, sekretario, kasisto, bibliotekisto kaj aliaj. Li estis ĉeforganizanto de la 49-a Hispana Kongreso de Esperanto de 1989 kaj 6-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de 2004, ambaŭ okazintaj en tiu urbo.

De antaŭ multe da jaroj li estas la redaktoro de "Nia Ponto", oficiala organo de la E-grupo de Bilbao, kaj aŭtoro de diversaj skribaĵoj kaj artikoloj. Li estis kunordiganto de la traduko al la hispana lingvo de "La Zamenhof-strato" de Roman Dobrzynski. Li estas aŭtoro de "Historio de la internacia lingvo Esperanto en Bizkajo" (en la hispana)[1]

Profesie li estis instruisto pri matematiko en la Vaska Universitato ĝis sia emeritiĝo en 2016. Dum pluraj jaroj li gvidis kurson de Esperanto agnoskita de tiu universitato kiel oficiala studobjekto.

De 2017 li estas kasisto de Hispana Esperanto-Federacio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de la Lengua Internacional “ESPERANTO” en Bizkaia Arkivigite je 2021-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, elŝutebla en la retejo de la Esperanto-grupo de Bilbao
  2. Retejo de HEF
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.