Jessica Rabbit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jessica Rabbit
toon • character from Who Framed Roger Rabbit • fikcia homo
Kreita de Gary K. Wolf
Verko Who Censored Roger Rabbit?
Who Framed Roger Rabbit
Pinocchio
Rolita de Kathleen Turner
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Roger Rabbit
vdr

Jessica Rabbit [ĜEsika RAbit] (Rabbit signifas «kuniklon») estas fikcia rolulo en la romano Who Censored Roger Rabbit? de Gary K. Wolf de 1981 kaj ties filma adaptaĵo Who Framed Roger Rabbit (1988). Ŝi estis priskribita kiel edzino de Roger Rabbit homeca katun-kuniklo en variaj amaskomunikilaj rimedoj pri Roger Rabbit. Jessica estas fama kiel unu el la plej bone konataj seksosimboloj en animacio.[1] Ŝi estis ankaŭ bone konata pro diversaj seksallogaj frazoj kaj parolmaniero.

La versio de la rolulo en la filmo estis inspirita de diversaj aktorinoj, kaj multaj kinoamantoj vidis Jessica Rabbit kiel speco de "Frankenŝtejno de seksosimbolaj filmdiinoj", kiu konsistis el la parolanta voĉo de Lauren Bacall, la kruroj de Betty Grable, la korpo kaj pugo de Marilyn Monroe, la brusto de Jayne Mansfield, la hararo de Veronica Lake, la okuloj de Marlene Dietrich, la kantanta voĉo de Judy Garland kaj la tuta seksalogema sinteno de Rita Hayworth. [2] Ne malpli ol tio, ŝi estas konsiderata la plej seksa vigla virino laŭ la distra retejo Retrocrush.

Por la voĉo Robert Zemeckis dungis Kathleen Turner, kiu tamen ne estis listigita.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. THE LAST MOVIE STAR Arkivigite je 2014-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2014-12-05 ĉe Wayback Machine el Entertainment Weekly.
  2. Weinraub, Bernard (1a de Aŭgusto, 1988). "An Animator Breaks Old Rules And New Ground in 'Roger Rabbit'". New York Times. Arkivita el la originalo la 17an de Januaro, 2017. Alirita la 9an de Februaro, 2017.
  3. "Roger Rabbit turns 30: Kathleen Turner talks voicing Jessica Rabbit". marcandrew.ca. Arkivita el la originalo en 2020-07-11. Alirita en 2020-07-13.