Betty Grable

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Grable
Persona informo
Betty Grable
Naskiĝo 18-an de decembro 1916 (1916-12-18)
en Sankta Luiso
Morto 2-an de julio 1973 (1973-07-02) (56-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Inglewood Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Mary Institute and St. Louis Country Day School • profesia lernejo Hollywood vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Memorigilo Betty Grable
Familio
Patro John Conn Grable vd
Patrino Lillian Rose Hofman vd
Edz(in)o Harry JamesJackie Coogan vd
Parencoj Virginia Pearson vd
Profesio
Okupo kantistodancistomodelo • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro • coverperson vd
Laborkampo aktorado • kantadodanco vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1929– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeth Ruth "Betty" GRABLE (naskiĝis la 18-an de decembro 1916, mortis la 2-an de julio 1973) estis usona aktorino, dancistino kaj kantistino, kaj populara stelulino de 20th Century-Fox dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.[1] Ŝi edziniĝis en 1937 al la aktoro Jackie Coogan, kiu famiĝis kun Charlie Chaplin en The Kid.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kun Marilyn Monroe kaj Lauren Bacall en How to Marry a Millionaire (1953).
La ikona pozo de Grable el 1943 estis sukceso dum la Dua Mondmilito, montrante ŝiajn "Million Dollar Legs" (krurojn de miliono da dolaroj).

Grable ekis sian kinkarieron en 1929 je aĝo de 12, post kio ŝi estis maldungita el la kontrakto kiam oni sciis ke ŝi estis subskribinta laŭ falsa identeco. Ŝi havis kontraktojn kun RKO kaj Paramount Pictures dum la 1930-aj jaroj, kaj aperis en serioj de B filmoj. Grable ekelstariĝis pere de la Broadvaja muzikalo DuBarry was a Lady (1939), kiu portis ŝin al la atento de la 20th Century-Fox. Ŝi anstataŭis Alice Faye en Down Argentine Way (1940), ŝia unua grava filmo de Holivudo, kaj iĝis la plej granda kinstelulino de Fox tra la resto de la jardeko. Fox ĉefroluligis Grable en serio de teknikoloraj muzikaloj dum tiu jardeko kiuj estis ege popularaj, kunaktorante kun stelaj viroj kiaj Victor Mature, Don Ameche, John Payne kaj Tyrone Power. En 1943, ŝi estis la unuaranga biletvenda en la mondo kaj, en 1947, ŝi estis la plej multe pagita distristino en Usono. Du el ŝiaj plej grandaj filmosukcesoj estis la muzikalo Mother Wore Tights (1947) kaj la komedia filmo How to Marry a Millionaire (1953), unu el ŝiaj lastaj filmoj. Grable retiriĝis el kinaktorado en 1955 post ŝis retiriĝo el la kontrakto kun Fox, kvankam ŝi pluaktoris en teatro kaj en televido.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary Variety, 4a de Julio, 1973, paĝo 63.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]