Jevgenij Fjodorov
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Jevgenij Fjodorov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1910 en Bendero |
Morto | 30-an de decembro 1981 (71-jara) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa lingvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | esploristo • politikisto • terfizikisto |
Jevgenij Konstantinoviĉ Fjodorov (en rusa Евгений Константинович Фёдоров; la 10-a de aprilo (laŭ malnova stilo la 28-a de marto), 1910, Benderi - 30a de decembro 1981) estis soveta terfizikisto, politikisto, publika figuro, akademiano (1960), kaj Heroo de Sovetunio (1938).
Li estis membro de la nordpolusa stacio Norda Poluso-1. La ekspedicio estis transportita aviadile zorge de Mark Ŝevelev. "NP-1" funkciis dum 9 monatoj, dum kiuj la flosglacio veturis 2850 km. La komandanto de la stacio estis Ivan Papanin. La 19an de februaro 1938 la sovetaj glacirompiloj Tajmir kaj Murman elportis la kvar polusesploristojn el la stacio ĉe la orienta marbordo de Gronlando. Ili alvenis en Leningrado la 15an de marto per la glacirompilo Jermak.[1]