Saltu al enhavo

Jiří Menzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Menzel
Persona informo
Jiří Menzel
Naskiĝo 23-an de februaro 1938 (1938-02-23)
en Prago
Morto 5-an de septembro 2020 (2020-09-05) (82-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kronvirusa malsano de 2019 Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana ĉeĥa vd
Loĝloko Prago vd
Ŝtataneco Ĉeĥio (19922020)
Ĉeĥoslovakio (19381992) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj
Filmová a televizní fakulta Akademie múzických umění v Praze (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Jiří Menzel
Familio
Patro Josef Menzel (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Olga Menzelová (en) Traduki (20042020) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eva Menzelová (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro teatra reĝisoro teatrestro dramaturgo scenaristo pedagogo verkisto filmreĝisoro reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kina reĝisorado reĝisorado aktorado kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva dum 1960–2020 vd
Verkado
Verkoj Closely Watched Trains 
My Sweet Little Village 
Larks on a String 
Cutting It Short 
I Served the King of England 
The End of Old Times 
The Snowdrop Festival 
Those Wonderful Movie Cranks 
Seclusion Near a Forest 
Who Looks for Gold? 
Crime in a Music Hall 
Capricious Summer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jiří MENZEL (naskiĝis la 23-an de februaro 1938 en Prago, mortis la 5-an de septembro 2020[1]) estis ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro.

En 1967 li gajnis premion Oskaro pro la filmo "Severe gardataj trajnoj" laŭ rakonto de Bohumil Hrabal. Laŭ la sama aŭtoro li kreis ankaŭ filmojn "Alaŭdetoj sur fadeno" kaj "Hartondado". Por Oscar estis nomumita (sed ne ricevis ĝin) lia alia komedia filmo "Vilaĝeto mia integrita". Grava filmo estas komedio "Kaprica somero" laŭ bonhumora rakonto de Vladislav Vančura, pri kiu oni kredis, ke ĝi estas nefilmebla pro speciala lingvaĵo de la aŭtoro. La reĝisoro kun la aktoroj sukcesis kapti la etoson de la verko ĝuste per konservo de la lingva ĵonglado. En la filmo la reĝisoro ludis unu el la ĉefaj roloj de komedianto Ernestĉjo. De la sama aŭtoro li filmigis romanon "Fino de malnovaj tempoj". Kiel aktoro li aperis ankaŭ en televidaj enscenigoj.

Liajn paĝojn kun portreto vi trovos je la adreso: http://www.artfilm.sk/jury96/s_menzel.html

Filmoj, kiujn li reĝisoris:

1963 - Umřel nám pan Foerster (Mortis al ni s-ro Foerster)
1965 - Zločin v dívčí škole (Krimo en knabina lernejo), Perličky na dně (Perloj surfunde)
1966 - Ostře sledované vlaky (Severe gardataj trajnoj)
1968 - Rozmarné léto (Kaprica somero), Zločin v šantánu (Krimo en kantejo) (en ambaŭ filmoj la reĝisoro ankaŭ mem aktoris)
1969 - Skřivánci na niti (Alaŭdetoj sur fadeno)
1974 - Kto hledá zlaté dno (Kiu serĉas oran fundon)
1976 - Na samotě u lesa (En solejo ĉe arbaro)
1978 - Báječní muži s klikou (Bravaj viroj kun filma kranko) (ankaŭ aktoris)
1980 - Postřižiny (Hartondado)
1983 - Slavnosti sněženek (Festenoj de neĝboruloj)
1985 - Vesničko má středisková (Mia vilaĝeto integrita)
1989 - Konec starých času (Fino de malnovaj tempoj)
1990 - Žebrácká opera (Almozula opero)
1994 - Život a neobyčejná dobrodružství vojáka Ivana Čonkina (Vivo kaj neordinaraj aventuroj de soldato Ivan Ĉonkin)

Li aktoris ankaŭ en filmoj de aliaj reĝisoroj:

1964 - Obžalovaný (Akuzito), Každý den odvahu (Ĉiutage kuraĝon), Kdyby tisíc klarinetů (Se mil klarnetoj), Místo v houfu (Loko en homamaso)
1965 - Bloudění (Celserĉa vagado), Nikdo se nebude smát (Neniu ridos)
1966 - Flám (Diboĉa noktumado), Hotel pro cizince (Hotelo por fremduloj), Návrat ztraceného syna (Reveno de perdita filo)
1967 - Dita Saxová, Soukromá vichřice (Privata uragano)
1968 - Spalovač mrtvol (Bruligisto de kadavroj)
1970 - Nevěsta (Fianĉino)
1973 - 30 panen a Pytagoras (30 virgulinoj kaj Pitagoro)
1976 - Hra o jablko (Vetludo pri pomo)
1979 - Hra na tělo (Ludo je korpo), Modrá planeta (Blua planedo),
1981 - Buldoci a třešně (Buldogoj kaj ĉerizoj)
1982 - Srdečný pozdrav ze zeměkoule (Korsaluto el la terglobo), Upír z Ferratu (Vampiro el Ferrato)
1983 - Fandy, ó Fandy (Fandy, ho Fandy)
1986 - Utekajme, už ide (Ni forkuru, li jam iras)
1989 - Něžný barbar (Tenera barbaro)
1990 - Zvláštní bytosti (Specialaj estaĵoj), Marta a já (Marta kaj mi)
1992 - Das Lange Gespraech mit dem Vogel /TV/
1993 - Petite Apocalypse
1994 - Joint Venture
1996 - Draculův švagr (bofrato de Drakulo)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.