Jishōji
Jishōji (慈照寺) | |||
La halo de Kannon (kannonden) ĉe la bikŝuejo Jishōji, konata kiel Ginkaku, la Arĝenta Pavilono. | |||
japana ĝardeno • Budhisma templo | |||
---|---|---|---|
| |||
Bazaj informoj | |||
Loko | 2 Ginkakuji-chō, Sakyō-ku, Kyōto-shi, Kyōto-fu | ||
Geografia situo | 35° 1′ 36″ N, 135° 47′ 54″ O (mapo)35.026666666667135.79833333333Koordinatoj: 35° 1′ 36″ N, 135° 47′ 54″ O (mapo) | ||
Religia aliĝo | Budhismo | ||
Ŝtato | Japanio | ||
Funkcia statuso | Bikŝuejo | ||
TTT paĝaro | http://www.shokoku-ji.jp/g_about.html | ||
Arkitektura priskribo | |||
Jaro de komenco | 1482 | ||
Jaro de kompletigo | 1490 | ||
Karakterizaĵoj | |||
Monda heredaĵo | |||
La Arĝenta Pavilono. | |||
Lando | Japanio | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Fonto | [1] | ||
Regiono** | Azio | ||
Geografia situo | 35° 2′ 22″ N, 135° 43′ 46″ O (mapo)35.039444444444135.72944444444 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 1994 (n.k. sesio) | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Japanio | |||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
Jishōji (慈照寺, bikŝuejo de la brila afablo) estas Zena bikŝuejo de la skolo Rinzai, branĉo Shōkokuji, en la kvartalo Sankyō en Kioto, Japanio. Ĝi estas ankaŭ konata kiel Ginkakuji (銀閣寺, la bikŝuejo de la Arĝenta Pavilono) pro ĝia fama halo de Kannon, nomita Ginkaku, fama ekzemplo de la kulturo de la epoko de Muromachi.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1460, la ŝoguno Ashikaga Yoshimasa planis krei en la loko vilaon por sia ripozado kiam li emeritiĝos[1] kaj fari la lokon Zena bikŝuejo post sia forpaso.[2]
La duetaĝa halo de Kannon (観音殿 Kannonden?) estas la plej fama konstruaĵo de la bikŝuejo. Oni komencis konstrui ĝin la 21-an de Februaro de 1482 (la 4-an de la 2-a monato de la 14-a jaro de Bummei).[3] La dizajno de la konstruaĵo klopodis imiti la Oran Pavilonon ĉe Rokuonji, Kinkaku, kiu estis komisiita de lia avo, Ashikaga Yoshimitsu. Ĝi estas komune konata kiel Ginkaku, la Arĝenta Pavilono, pro la unuaj planoj tegi la eksterajn murojn per arĝentfolio, tamen ĉi tiu kromnomo komencis esti uzita nur dum la epoko de Edo (1600-1868).[4]
Dum la milito de Ōnin, la konstruado haltis kaj la plano de Yoshimasa tegi la konstruaĵon per arĝentfolio prokrastiĝis ĝis ĝi neniam estis farita antaŭ ol lia forpaso, tial la konstruaĵo nun onidire aspektas same kiel Yoshimasa laste vidis ĝin. Tiu ĉi nefinita aspekto reprezentas unu el la kvalitoj de wabi-sabi.[2]
En 1485, Yoshimasa fariĝis Zena bikŝuo kaj ŝanĝis sian nomon al Jishō. Post lia forpaso en 1490 (la 7-an de la 1-a monato de la 2-an jaron de Entoku),[5] la vilao kaj ties ĝardenoj fariĝis bikŝuejo kaj estis renomita Jishōji honore la bikŝuan nomon de Yoshimasa.
Dizajno
[redakti | redakti fonton]Ĝardeno
[redakti | redakti fonton]La bikŝuejo havas ĝardenon kun arbaron kovritan de diversaj specoj de muskoj. La japana ĝardeno estis verŝajne planita de la pejzaĝartisto Sōami.
En 1474, Yoshimasa komisiis, ke oni translokigu al sia vilao ŝtonojn kaj pinojn de la flora palaco kaj la halo Muromachi, kiuj estis detruitaj de milito.[6]
La nuna aspekto de la Ginshadan (la maro de arĝenta sablo?) —la roka kaj sabla ĝardeno de la bikŝuejo— kaj de la sabla piedestalo ĉe la ĝardeno, Kōgetsudan, estis farita dum la fino de la epoko de Edo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Jishōji dum vintro.
-
La Arĝenta Pavilono dum vintro.
-
De la lageto dum aŭtuno.
-
La halo Tōgudō (東求堂) dum aŭtuno.
-
Tōgudō (1486),
nacia trezoro ĉe Jishōji. -
Ginshadan (銀沙灘), la maro de arĝenta sablo.
-
Kannonden, la Arĝenta Pavilono kaj la lageto.
-
Kōgetsudai (向月台).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Yamasa: Gikaku-ji. Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 2,0 2,1 "Protecting Ginkaku-ji, the Beauty of Wabi-sabi; Reluctance to Black Lacquering the Outer Wall," Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Kyoto Shimbun. January 23, 2008.
- ↑ Keene, Donald. (2003). Yoshimasa and the Silver Pavilion, p. 87.
- ↑ Keene, p. 88.
- ↑ Titsingh, p. 361.
- ↑ Elizabeth Barlow Rogers.
- Keene, Donald. (2003). Yoshimasa and the Silver Pavilion: The Creation of the Soul of Japan. New York: Columbia University Press. (ISBN 978-0-231-13056-1); OCLC 52268947
- Titsingh, Isaac, ed. (1834). [Siyun-sai Rin-siyo/Hayashi Gahō, 1652], Nipon o daï itsi ran; ou, Annales des empereurs du Japon. Paris: Oriental Translation Fund of Great Britain and Ireland.
- Ichirō Ishida and Delmer M. Brown. “The Association for Asian Studies .” Zen Buddhism and
- Muromachi Art, vol. 22, no. 4, Au[2]g. 1963, pp. 417–432., doi:10.15417/1881.