Joan Garcés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joan Garcés
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Llíria
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Okupo
Okupo verkistojuristoadvokato • politikologo • universitata instruisto
vdr

Joan Garcés, je plena nomo en la kataluna respektive valencia lingvoj Joan Enric Garcés i Ramon, en hispana formo Juan Garcés - naskiĝis la 1-an de januaro 1944 en Llíria, provinco Valencio en la Valencia Komunumo - estas juristo kaj homrajta aktivulo en Hispanio. Li laboris de 1970 ĝis 1973 kiel konsilisto de la ĉilia prezidanto Salvador Allende Gossens. Dum la puĉo kontraŭ Allende en 1973, Garcés estis en la bombita prezidanta palaco.

En 1999 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premia komisiono aparte elstarigis liajn provojn akiri verdikton de hispana jura kortumo pri krimoj de la ĉilia diktatoro Pinochet, kaj ekde 2009 same akiri verdikton de hispana jura kortumo pri krimoj de la hispana diktatoro Franco. Almenaŭ dum la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj li instruis en la Universitato Sorbonne de Parizo kaj estis en la Estraro de Direktoroj de la fondaĵo Prezidanto Allende kun sidejo en Madrido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]