Joaquín Nin-Culmell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquín Nin-Culmell
Persona informo
Naskonomo Joaquín Nin-Culmell
Naskiĝo 5-an de septembro 1908 (1908-09-05)
en Berlino
Morto 14-an de januaro 2004 (2004-01-14) (95-jaraĝa)
en Berkeley
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco KuboHispanio
Alma mater Schola Cantorum de Paris • Konservatorio de Parizo
Familio
Patro Joaquín Nin
Patrino Rosa Culmell Vaurigaud
Frat(in)oj Anaïs Nin • Thorvald Nin Culmell
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Joaquín Nin-Culmell (naskiĝinta la 5-an de septembro 1908 en Berlino, Germanujo; mortinta la 14-an de januaro 2004 Oakland, Kalifornio, Usono) estis kuba komponisto origine de Hispanujo kun usona civitaneco.

Joaquín Nin-Culmell estis filo de la kubano Joaquín Nin (ankaŭ komponisto) kaj de la opera kantistino francodana naskiĝinta en Kubo, Rosa Culmell; krome li estis frato y hermano de la verkistino Anaïs Nin. Li komencis siajn studojn en Barcelono ĉe Conchita Badía (1913-1915), studentino de lia patrino, kiu pli malfrue evoluis al granda interpretistino de la verkaro de Manuel de Falla. Ekde 1914 ĝis1923 li loĝis en Novjorko, translokiĝis al Parizo en 1924 por studi en la Schola Cantorum. En 1930 li finis la studon per supera diplomo de la klaso Paul Braud. Li ankaŭ studis ĉe Alfred Cortot kaj Ricard Viñes. Danke al rekomendoletero de Falla li povis iri en 1932 al la Konservatorio de Parizo kun la celo ricevi edukadon de Paul Dukas. Li fariĝis altlerneja instruisto de la Kolegio Williams de Masaĉuseco, Usono (1944) kaj de la Universitato de Kalifornio en Berkelio.

El inter lia verkaro de forte impresisma karaktero elstaras la Concierto para piano (pianokonĉerto de 1946), Canciones tradicionales cubanas (1952), Diferencias sobre un tema de Gaspar Sanz (1953), Seis variaciones sobre un tema de Lluís de Milà por gitaro (1954), Doce canciones populares de Cataluña (1957), Tres tonadas mallorquinas, la baleto El burlador de Sevilla (1957), la opero La Celestina (1965) kaj la orkestroverko Diferencias (1962).

Parto de la verkaro de Joaquín Nin-Culmell oni konservas en la Biblioteko de Katalunujo. La holografiajn komponaĵojn kaj la reston de lia biblioteko oni konservas en la Universitato de Kalifornio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Els Nin, l'arrel de l'art : centenari Joaquim Nin-Culmell. Barcelona: Generalidad de Cataluña, Departamento de Cultura y Medios de Comunicación, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]