Johana de Akko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Akko
Persona informo
Joan of Acre
Naskiĝo 1272
en Akko
Morto 23-an de aprilo 1307 (1307-04-23)
en Clare
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Clare Priory vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Eduardo la 1-a vd
Patrino Eleanora de Kastilio vd
Gefratoj Eduardo la 2-a de Anglio • Eleanor of England, Countess of Bar • Margareto de Anglio • Elizabeth of Rhuddlan • Mary of Woodstock • Thomas of Brotherton, 1st Earl of Norfolk • Alphonso, Earl of Chester • Henriko de Anglio • Edmund of Woodstock, 1st Earl of Kent vd
Edz(in)o Ralph de Monthermer • Gilbert de Clare, 7th Earl of Gloucester vd
Infanoj Gilbert de Clare, 8th Earl of Gloucester • Mary de Monthermer • Thomas de Monthermer, 2nd Baron de Monthermer • Margaret de Clare • Elizabeth de Clare • Eleanora de Clare • Edward de Monthermer, 3rd Baron Monthermer • Joan de Monthermer vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johana de Akko (n. aprilon 1272, m. la 23-an de aprilo 1307) estis filino de Eduardo la 1-a (Anglio) kaj Eleanora de Kastilio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Johana naskiĝis en Akko kiam ŝiaj gepatroj krucmilitis, nelonge antaŭ la morto de sia avo Henriko la 3-a. Elirinte de la Sankta Lando, ŝiaj gepatroj informiĝis en Sicilio pri ties morto, kaj poste malrapide vojaĝis al Anglio, konfidante Johana al ŝia avino Johano, grafino de Ponthieu). Plurajn jarojn Johana de Akko restis en Francio.

Unua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Eduardo la 1-a esperis edzigi sian filinon al Hartman, filo de Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio), sed tiu mortis en 1281. Preskaŭ tuj Eduardo aranĝis fianĉigon al Gilberto de Clare (6-a grafo de Hertford). La 13-an de majo 1290 okazis la nupto, en Abatejo Westminster, kaj ili havis kvar idojn:

  • Gilberto (1291-1314), kiu heredis la bienojn kaj titolojn de sia patro kaj mortis dum la batalo de Bannockburn
  • Eleanora de Clare (1292-1337), kiu edziĝis al Hugo Despenser (la pli juna), favorato de Eduardo la 2-a
  • Maragareta (1293-1342), kiu edziĝis, unue al Piers Gaveston, favorato de Eduardo la 2-a, kaj due al Hugo de Audley (1-a grafo de Gloucester)
  • Elizabeta (1295-1360), kiu edziĝis, unue al Johane de Burgh (grafo de Ulster), due al Teobaldo de Verdun, kaj trie al Roĝero d'Amory

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

Iom pli ol unu jaro post la morto de ŝia unua edzo, Johana enamiĝis al Raulo de Monthermer, eskviro en la reĝa domanaro. Ŝi persvadis sian patron kavalirigi lin. Januaron 1297 sekrete ili geedziĝis. Tamen Eduardo la 1-a jam intencis edzigon al Amadeo la 5-a (grafo de Savojo). Kiam li informiĝis pri la nupto li furioziĝis, konfiskis la bienojn de Johana, kaj malliberigis Raulon. Petite de la episkopo de Durham, post nur malmultaj monatoj, en aŭgusto 1297, Eduardo pardonis Johana kaj Roĝeron, kaj nomumis Roĝeron grafo de Gloucester kaj grafo de Hertford.

Johana kaj ŝia dua edzo havis kvar idojn:

  • Maria (1297-ĉ.1371), kiu edziĝis al Dunkano Macduff (4-a grafo de Fife, Skotlando)
  • Johana (n. 1299), kiu eniris en monaĥinejon
  • Tomaso (2-a barono Monthermer, n. 1301)
  • Eduardo (1304-1339)

Morto[redakti | redakti fonton]

Johana mortis la 23-an de aprilo 1307, eble dum akuŝo. Post nelonge Raulo de Monthermer seniĝis de la graflando de Gloucester, kiun heredis Gilberto, filo de Johana per ŝia unua edziĝo. Johana entombiĝis en la abatejo de Clare, Suffolk.