Johann Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Bach
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1604 (1604-11-26)
en Günthersleben-Wechmar
Morto 13-an de majo 1673 (1673-05-13) (68-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Bach la 1-a
Patrino Anna Schmied
Frat(in)oj Christoph BachHeinrich Bach
Infanoj Johann Aegidius Bach • Johann Christian Bach
Okupo
Okupo komponistomuzikisto
vdr

Johann Bach (* 26-an de novembro 1604 en Wechmar; † 1673 en Erfurto, entombigo la 13-an de majo 1673) estis la plej maljuna reprezentanto de la familio Bach, atestita kiel komponisto. Li validas kiel fondinto de la linio de Erfurto de la familio kaj estis praonklo de Johann Sebastian Bach. Li estis la plej aĝa filo de Johannes Bach, frato de Christoph kaj de Heinrich Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lian vivovojon ombrumis la teruraĵoj de la tridekjara milito. Evidente li lernis ĉe lia posta bopatro, urbofajfisto Johannes Christoph Hoffmann el Suhl, ĉe kiu li estis kvin jarojn lernoknabo kaj du jarojn submajstro. Johann Bach restis poste en variaj turingaj urboj, iomete pli longe en Arnstadt kaj ankaŭ en Schweinfurt, kie li ekde 1635 laboris kiel orgenisto. Post pretertempaj restadoj en sia hejmloko Wechmar li iris al Erfurto, kie li komence laboris kiel urbofajfisto, ekde 1634 orgenludis ĉe Sankta-Johano-preĝejo, en 1635 ricevis la postenon de direktoro de la urbkonsilantara muziko, en 1636 eklaboris kiel orgenisto ĉe la Predikanto-preĝejo kaj samtempe estis enprenita en la „Urbmuzikisto-Kompanion“.

En 1636 li geedziĝis kun la plej aĝa filino de sia instruanto el Suhl, Barbara Hoffmann. Sed ŝi jam mortis en la sekva jaro dum la naskiĝo de ilia filo. En la jaro 1637 li eniris duan geedzecon kun Hedwig Lämmerhirt, kiu devenis de familio el Erfurto. La idoj de Johann Bach senescepte fariĝis muzikistoj. Ili laboris kiel urbaj muzikistoj, tri el ili eĉ kiel ties direktoroj, kaj pluaj kiel kantoroj aŭ orgenistoj ĉe la Predikanto-, Komercisto-, Nudpiedo-, Regulanto-, Miĥaelo- kaj Tomaso-preĝejoj.

Por la familio Bach per tio Erfurto estis trans longega tempospaco „ĉefa kolektiĝejo“. Ankaŭ la gepatroj de Johann Sebastian Bach estis erfurtanoj kaj estis geedzigitaj la 8-an de aprilo 1668 en la Komercisto-preĝejo. Ĉi tie en Erfurto familio Bach dominis trans tuta jarcento la muzikan vivon tiamaniere, ke eĉ en 1793 ĉiuj urbofajfistoj estis nomataj „Bachoj“, kvankam delonge neniu de ĉi tiu nomo vivis inter ili. Nur en la parokaj registroj de la Komercisto-preĝejo estas registritaj pli ol 60 infanbaptoj, geedziĝoj kaj entombigoj de la erfurta muzikisto-familio Bach.

Nur malmultaj komponaĵoj el lia plumo konserviĝis. Ĉi tiujn kolektis Johann Sebastian Bach en la „prabacha arkivo“ retrovita nur antaŭ nelonge.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]