Johann Christoph Pezel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christoph Pezel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1639 (1639-12-05)
en Kłodzko
Morto 13-an de oktobro 1694 (1694-10-13) (54-jaraĝa)
en Bautzen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • trumpetisto
vdr

Johann Christoph Pezel (* 5-a de decembro 1639 en Glatz; † 13-a de oktobro 1694 en Bautzen) estis Germana urbofajfisto kaj komponisto.

Aliaj skribmanieroj de lia nomoj estis jenaj: Pezelius, Betzel, Betzeld, Petzold, Petzel aŭ Bässel.

Estas dokumentite, ke Pezel laboris ekde 1664 en Lepsiko kiel violonisto. En 1669 li iĝis urbofajfisto. Ekde 1672 li direktis la Collegium musicum. En 1675 kaj 1679 li kandidatiĝis vane por posteno kiel konsilantara muzikisto en Dresdeno. Ankaŭ aspirado de la kantorposteno ĉe la preĝejo Thomaskirche (Lepsiko) fiaskis en 1677. En 1681 finfine li iĝis urbomuzikisto en Bautzen. La komponaĵoj de Pezel laŭas la tradicion de la pli malnovaj Germanaj suitoj. La melodioj ofte montras Francajn kaj Italajn influojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Musika Vespertina Lipsica 1669 (suitoj por arĉintrumentoj)
  • Hora decima musicorum Lipsiensium 1670 (sonatoj por blovinstrumentoj aŭ arĉintrumentoj)
  • Schöne, lustige und anmuthige neue Arien [belaj, gajaj kaj ĉarmaj novaj arioj] 1672
  • Bicinia variorum instrumentorum 1675
  • Delitiae musicales 1678
  • Fünfstimmige blasende Music 1685 (sonatoj por 3 trombonoj kaj 2 klarionoj)
  • Opus musicum sonatarum praestantissimarum 6 instrumentis instructum (25 sonatoj por arĉintrumentoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]