Johann Evangelist Stadler
Johann Evangelist Stadler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1804 en Parkstetten |
Morto | 30-an de decembro 1868 (64-jaraĝa) en Aŭgsburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario |
Okupo | |
Okupo | hagiografo universitata instruisto teologo |
Johann Evangelist STADLER (naskiĝinta la 24-an de decembro 1804 en Parkstetten, mortinta la 30-an de decembro 1868 en Augsburg) estis germana teologo kaj enciklopediisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de instruisto li, post frekvento de gimnazio en Straubing (Gymnasial-Anstalt) studis ekde la duan ĉealterneja jaro teologion ĉe la universitato de Landshut. Malposte li studis dum unu jaro klasikan filologion. En 1827 li ricevis la ordinadon sacerdotan.
En 1828 li iĝis stipendiulo kaj ekloĝis je Georgia kolegio en Munkeno. Sekve eblis kontinuigi la studojn ĉe la universitato de Munkeno. La doktoriĝo venis en 1829 kaj en 1831 la habilitiĝo pri biblia teologio. En 1833 Stadler fariĝis eksterorda profesoro, en 1837 orda. Malposte li estis dum unu jaro vicestro de la menciita munkena porpastra seminario. Lia docentado estis ege ŝatata ĉe la studentaro kaj grandega fokuso kuŝiĝis pri la instruado de la hebrea lingvo (ankaŭ engimnazie). Stadler verkis leksionon hebrean-latinan kaj regis aktive ne tute 15 lingvojn. Nek sanskrito fremdis al li.
Pro instigado de Ignaz Döllinger li devis forlasi la katedron du jarojn pli malfrue. Samjare li iĝis kapitulano katedrala en Augsburg; tie li nomumiĝis en 1859 eĉ dekano katedrala.
Lia ĉefverko estis grandega leksikono pri sanktuloj, Vollständiges Heiligenlexikon. Ties unuan volumon li faris kun Franz Joseph Heim. Post la morto de Stadler daŭrigis la laborojn Johann Nepomuk Ginal (por la volumoj IV kaj V).[1]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- nomo de la bazlernejo kaj realisma lernejo en la naskiĝurbo por Stadler
- nomo de strato por li en Parkstetten
- kavaliro de la Reĝa-bavaria meritordono (1-a klaso)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vollständiges Heiligen-Lexikon oder Lebensgeschichten aller Heiligen, Seligen etc. aller Orte und aller Jahrhunderte […]. Augsburg 1858–1882 (interrete ĉe Zeno.org); dua eldono de la represo, Hildesheim 1996, antaŭparolo interrete
- elŝuto Arkivigite je 2023-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Art. „Stadler, Johann Evangelist“ fare de Franz Heinrich Reusch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, vol. 35 (1893), p. 381–382 (tie ĉi interrete)
- Ott, M. (1912): "John Evangelist Stadler". Ĉe: The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. (tie ĉi interrete)
- Konrad Rothammer etbiografio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Johann Evangelist Stadler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)