Johann Friedrich Theodor Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La granda biologo Fritz Müller
Tomboŝtono en Blumenau.

Johann Friedrich Theodor MÜLLER (naskiĝinta en la 31-a de marto 1822 en Erfurto-Windischholzhausen, mortinta en la 21-a de majo 1897 en Blumenau) estis germana biologo. Lia avo estis la apotekisto Johann Bartholomäus Trommsdorff.


Vivo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La filo de paroĥestro frekventis de 1835-40 la Konsilantargimnazion kaj komencis trejnadon apotekistan, kiun li baldaŭ poste interrompis. Li ekstudis en Berlino matematikon kaj natursciencojn kaj iĝis ekzamenita gimnazia instruisto en la 1845-a jaro. Pro konsciencaj skrupuloj li maldungiĝis propravole kiel oficisto en kristana ŝtato, estante konvinkita ke naturaj leĝoj kaj kristana kredo je mirakloj ne kongruus unu al la alia. Poste li ekis studi medicinon; kiel ateisto li malakceptis fini la ĵuron de Hipokrato per la formulo Ke Dio helpu min" kaj sekve ne ricevis diplomon. Krome li seniluziiĝis per la rezultoj de la Marta Revolucio.

Vivo en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Pro malbonaj profesiaj ŝancoj en Germanujo li elmigris en 1852, estante freŝbakita edzo kaj havante unu etinfanon (sume li havis 6 filinojn). Sekvis lin ankaŭ la frato Aŭgust en la brazilian kolonion Blumenau. En 1852 li fariĝis instruisto pro natursciencoj en Desterro. Post kiam jezuitoj ekresponsis pri la gvidado de la lernejo, li perdis la laborlokon. Reveninte el Desterro al Blumenaŭ li ekdeĵoris ekde 1865 kiel natura esploristo de la provinco Sankta Katarino. Sortobatoj igis lin reorientiĝon: sia plej ŝatata filino Rosa estis mortiginta sin en Berlino kaj superakvego estis inundita la domon kaj la tutaj ekipaĵon. Oferton de Darwin je helpo refari la tuton kaj rehavigi al si librojn kaj mikroskopon li pro modesteco ne akceptis. De 1874 ĝis 1891 li laboris kiel vojaĝantaj esploristoj por la brazila Nacia Muzeo. Translogigon al Rio-de-Ĵanejro li rifuzis kaj sekve perdis sian postenon.

Graveco de la reĝo de la observantoj[redakti | redakti fonton]

En 1864 li verkis sian ununuran libron Für Darwin. Tie li liveris mutajn datumojn kaj montris - per la observado de kankroj - ke la darwinaj teorioj pravus. La ĉefverko darwina "La origino de specioj estis publikigita 5 jarojn pli fruo. Malgraŭ ke li vivis ĉe la rando de la mondo li diligente korespondis i.a. kun Charles Darwin, sia frato Hermann Müller (tiam instruisto en Lippstadt), Alexander Agassiz, Ernst Krause kaj Ernst Haeckel. Müller estis elstara observanto kaj Darwin kromnomis lin "reĝo de la observantoj". Li sciis bone desegni kaj surpaperigi siajn observadojn kaj (almenaŭ) pasive komprenis 15 lingvojn. Liaj esplorkampoj estis: kankroj, meduzoj, platvermoj, anelidoj, polenado, lentanoj, orkideoj, senpikilaj abeloj, termitoj, bromelia. Li malkonvris la simbiozon inter cekropioj kaj formikoj: dum la bestoj defendis la kreskaĵon kontraŭ malamikoj kaj ricevis kontraŭŝanĝe domon kaj specifajn nutraĵerojn, la t.n. Korpusklojn müllerajn".

Speco de kamuflimito portas lian nomon, nome Milera kamuflimito (angle: Müllerian mimicry, germane: 'Müller'sĉe Mimikry, hispane: Mimetismo mülleriano).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Moeller: Fritz Mueller. Werke, Briefe und Leben. 3 volumoj. 1915, 1920 kaj 1921.
  • Stefan Schneckenburger: Fritz Müller-Desterro, Naturforscher. „Fürst der Beobachter“. En: Laborjournal, 9/2010, S. 40–43.
  • David A. West: Fritz Müller. A Naturalist in Brazil. Pocahontas Press, Blacksburg 2003, ISBN 0-936015-92-6.
  • Katharina Schmidt-Loske et al. (Hrsg.): Fritz und Hermann Müller: Naturforschung für Darwin. Basilisken-Presse, Rangsdorf 2013, ISBN 978-3-941365-35-3.
  • Christian Westerkamp: Fritz Müller Aussteiger, Blumenau Kolonist, vor allem aber: einer der bedeutendsten Biologen seiner Zeit

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]