Johann Georg Gmelin (1652-1705)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Gmelin
(1652-1705)
Ilustraĵo de genealogia libro pri la dinasitio Gmelin verkita de Moriz Gmelin (1839-1879).
Ilustraĵo de genealogia libro pri la dinasitio Gmelin verkita de Moriz Gmelin (1839-1879).
Persona informo
Naskiĝo 10-a de septembro 1652
en Sondelfingen, Germana Imperio
Morto 7-a de marto 1705
en Stuttgart, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Bazelo
Familio
Patro Samuel Gmelin vd
Infanoj Georg Friedrich Gmelin vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Georg Gmelin (1652-1705) estis germana kuracisto, speciala inspektoro kaj urba pastro en Herrenberg. Li estis la 10-a kaj lasta filo de la evangelia teologo Samuel Gmelin (1611-1676) kaj lia patrino, kies nomo estis Katharina, estis filo de la pastro M. Hegel, urbo Ehningen. Principe, li interesiĝis pri apoteko kaj studis en la Universitato de Tubingeno, poste en Bazelo kaj fine en Schaffhausen.

En 1675, li iĝis kuracisto en Marbach kaj iom poste li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino. En 1679 li transloĝiĝis al Stutgarto, kiel eksterordinara privata kuracisto kaj inspektoro de la urba hospitalo, sed li devis atendi ĝis 1684 por esti leĝe promociita. En 1696, li estis vokita al Dresdeno kaj tie li iĝis privata reĝa kuracisto. Li mortis en Stutgarto, en la 7-a de marto 1705. Gmelin estis fondinto de renoma familia liniaro. Li edziĝis dufoje: En la 31-a de januaro 1676, en Tubingeno, kun Christiane Engel kaj en la 30-a de septembro 1684 kun Anna Sabine Sattler, en Stutgarto. Entute, ili havis dekdu infanojn, inter ili la klerikulo Georg Ludwig Gmelin (1687-1756).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]