Johann Hauler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Hauler
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1829 (1829-10-09)
en Oberrimsingen
Morto 9-an de aŭgusto 1888 (1888-08-09) (58-jaraĝa)
en Trautmannsdorf an der Leitha
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo
vdr
ejo ĉe Hauler-strato (kiu kondukas dekstraflanken), Vieno

Johann HAULER (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1829 en Breisach-Oberrimsingen, mortinta la 9-an de aŭgusto 1888 en Trautmannsdorf an der Leitha) estis germana kaj aŭstra klasika filologo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la gimnazio de Freiburg li studis klasikan filologion kaj romanistikon ĉe la Bonna universitato (ĉe Friedrich Ritschl kaj Friedrich Gottlieb Welcker), poste en Freiburg ĉe Theodor Bergk kaj finfine en Parizo. Kiel studento li aniĝis en 1851 ĉe la studenta korporacio Burschenschaft Teutonia Freiburg. En 1855 li doktoriĝis en Freiburg post defendo de la disertaĵo De Theocriti vita et carminibus. Sekve li vokitis al la germana gimnazio de Budao por la lernigo de la lingvoj helena, latina kaj franca. Tie naskiĝis en 1859 la filo Edmund.

Jam en 1860 li aliloke enpostenigitis, nome en Vieno unue kiel supera instruisto ĉe Theresianum, ekde 1862 ĉe Akademisches Gymnasium. En 1877 li iĝis lernejestro de Staatsgymnasium Wien II. (ĉe Zirkusgasse) kaj en 1880 oni invitis lin labori por la Landa lernejkonsilio de Malsupra Aŭstrio.

Hauler tre engaĝiĝis en la lernejreforma societo "Mittelschule" kaj por plia etendigo de instruado de la franca lingvo ĉe aŭstraj lernejoj. Ĝis 1938 eldonitis lia stilekzerclibro por la latina Lateinisches Übungsbuch 32 fojojn. La eldonojn prilaboris diversaj fakkolegoj inter kiuj ankaŭ la filo kaj universitata profesoro Edmund Hauler. Ĝi ne estis la unusola lernolibro kiun li verkis.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1934 oni nomis por li en la 9-a urbodistrikto viena straton, Haulerstraße.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iwan von Müller: Johann Hauler. Ĉe: Biographisches Jahrbuch für Altertumskunde, 12-a jarkolekto (1889), p. 17–19
  • biografio ĉe ÖBL
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I: Politiker. Teilband 2: F–H. Winter, Heidelberg 1999, ISBN 3-8253-0809-X, p. 258–259.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]