Johann Heinrich Lips

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Lips
Persona informo
Naskonomo Johann Heinrich Lips
Naskiĝo 29-an de aprilo 1758 (1758-04-29)
en Kloten
Morto 5-an de majo 1817 (1817-05-05) (59-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo kuprogravuristo • desegnisto • pentristo • ilustristo
vdr
Johann Heinrich Lips, memportreto

Johann Heinrich LIPS (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1758 en Kloten, mortinta la 5-an de majo 1817 en Zuriko) estis svisa kuprogravuristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de nestudinda kuracisto li baldaŭ sentis en si iĝi artisto. Leonhard Brennwald, paroĥuja vikario en Kloten, peris kontaktojn al Johann Kaspar Lavater kiu dungis Lips kiel desegniston de fiziognomiaj studaĵoj. Li ankaŭ publikigis karakterologion en kunteksto kun ties bildo laŭ deseĝnaĵo de Georg Friedrich Schmoll (ĝi aperis en 1776 ene de Physiognomischen Fragmenten. Johann Caspar Füssli estis atentigita pri li kaj ankaŭ dediĉis al li laŭdan recenzon ene de la verko Geschichte der besten Künstler der Schweiz (1779).

En 1780 Lips iris al Mannheim kaj la sekvintan jaron al Düsseldorf. Kiel profesoro de la tiea akademio li kreis plurajn gravuraĵojn laŭ verkoj de la Düsseldorf-kolekto. En 1782 li entreprenis vojaĝon al Italujo kaj en Romo li ĉefe okupiĝis pri la studo de antikvaĵoj kaj pri pentrista plukleriĝo. Rezultiĝis el tio du bildoj de Lavater kaj de ties filo; ilin li finfaris baldaŭ post la reiro Svisujon. Dua restado en Romo eblis inter 1786 kaj 1789 dum kiu li kvazaŭ tute nur faris akvarelaĵojn. Poste li denove interesiĝis pri grafikaĵoj. En Romo li nombriĝis inter al anoj de la intimaj rondoj de Johann Wolfgang von Goethe. Por Goethe li kreis la ilustraĵojn por la unua verkara eldono kiun eldonis la librejo Göschen inter 1787 kaj 1790. Danke al Goethe li vokiĝis en 1789 al la Duka libera pentrolernejo. Kvin jarojn poste li devis pro sanecaj kialoj reiri patrujen.

Ankoraŭ pli ol du jardekoj aktivis li estante inter la plej ŝatataj libroilustrantoj tiutempaj. Li postlasis ne tute 1.400 gravuraĵojn. Krom senkuntekstaj verkoj laŭ modeloj de Raffael, Poŭssin, Caracci kaj diversaj nederlandaj majstroj gravis liaj serioj ekz. por la eldono de la lavater-a Messiade aŭ por la t.n. duka eldono de la verkaro de [[de Christoph Martin Wieland. Peter Cornelius liveris al imitotan prezonton de du sciencoj el la nibelunga sagao. Multis liaj portretoj (de Goethe, de Wieland en 1791 kaj de tre multaj aliaj elstaruloj).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Florack-Kröll, Christina, "Lips, Johann Heinrich". Che: Neue Deutsche Biographie 14 (1985), p. 672 (tie chi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]