Johann Konrad Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Konrad Gmelin
Blazono de la familio Gmelin
Blazono de la familio Gmelin
Persona informo
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1707
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 19-a de junio 1759
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco duklando Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Lejdeno
Familio
Patro Johann Georg Gmelin la Maljuna vd
Gefratoj Johann Georg GmelinPhilipp Friedrich Gmelin vd
Infanoj Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto)Samuel Gottlieb Gmelin vd
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Konrad GMELIN (1707-1759) estis germana apotekisto, kemiisto, kirurgo kaj kuracisto,[1] En 1763, li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kie li estis indikita kiel profesoro pri botaniko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Johann Georg Gmelin (1674-08-17 Tübingen - 1728-08-19 Tübingen) kaj Susanne Barbara Haas (1687-1760). Li estis trejnita de sia patro kiel kemiisto kaj apotekisto kaj ekstudis en la Universitato de Regensburg kaj poste li vojaĝis tra Pollando kaj Hungario, tie kie li aparte sin dediĉis al minado kaj sal-esploroj. Returne, li iris al Lepsiko kaj Dresdeno, tie kie li konatiĝis kun amikoj kaj aliaj erudiciuloj. Pli malfrue li eniris en la Universitato de Lejdeno kie li restis du jarojn, kaj en 1730, li reiris al sia naskiĝurbo.

Tie li ekprenis la estrecon de la apoteko de sia patro, ricevis sian diplomon pri doktoreco kaj ekprofesoris en la Universitato de Tübingen. Li ankaŭ renomiĝis kiel praktika kuracisto. En la 6-a de novembro 1731, li edziĝis al Maria Veronica Erhardt (17.09.1713 Urach, Wurttemberg - 30.04.1797 Tübingen, Baden-Württemberg) kaj kune ili havis dekkvin infanojn. Li estas unu el la fondintoj de la malnova tubingena linio de la familio Gmelin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]