Johann Ludwig Gleditsch
Johann Ludwig Gleditsch (1663-1741) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-a de marto 1663[1] en Eschdorf, Dresdeno, Germana regno | |
Morto | 20-a de januaro 1741 en Lepsiko, Germana regno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto librovendisto vd | |
Aktiva en | Leipzig vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Ludwig Gleditsch estis germana eldonisto kaj librovendisto, filo de Georg Gleditsch (1615-1665)[2], frato de Johann Friedrich Gleditsch kaj samtempulo de Moritz Georg Weidmann la Juna kaj Thomas Fritsch.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Johann Ludwig Gleditsch lernis librokomercon en la kompanio de Johann Friedrich Fritsch (1635-1680), kies tiama administranto estis lia frato Johann Friedrich Gleditsch. En 1693, li vojaĝis al Nederlando, en 1694 li edziĝis al la vidvino de Moritz Georg Weidmann, kiu mortis unu jaron antaŭe, kaj tiele li ekadministris la librovendejon Weidmann nome de la filo de la fondinto, kiu ankoraŭ estis neplenaĝa.
La libroj de la kompanio aperis ĝis 1717 sub la nomo de la eldonisto “Johann Ludwig Gleditsch kaj Moritz Georg Weidmann” kun la monogramo J. L. G. En 1717, Glediĉo transdonis la entreprenon al la pli juna Moritz, kiu tiam iĝis partnero en 1713.
La administrado de la eldonejo far Glediĉo estis sendube plensukcesa. La eksterordinara kvanto da 826 titoloj montras tion. Glediĉo publikigis vastan gamon el la plej famaj romanverkistoj el la lastaj jaroj de la 17-a jarcento kaj unuaj jaroj de la 18-a jarcento, tiaj kiaj Heinrich Anselm von Ziegler und Kliphausen (1663-1697), August Bohse (1661-1742) kaj Georg Christian Lehms (1684-1717). Krom tio, li publikigis la unuan eldonon de la germana eldono pri la Rakontoj de la Mil kaj Unu Noktoj (1705 kaj sekvaj) kiel Mil kaj Unu kvaronhoro (1716-1717), per kiuj Thomas Simon Gueulette (1683-1766) donis sekvecon al la sukcesa titolo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Acta eruditorum anno MDCC, 1730
- Christophori Cellarii Dissertationes academicae varii ..., Christoph Cellarius, 1712
- Physica subterranea profundam subterraneorum genesin, Johann Joachin Becher, 1703
- Lucii Coelii siue Caecilii Lactantii Firmiani Opera omnia... , Lucio Celio Firmiano Lactancio (260-320), 1715
- Annales seu Cronicae incliti Regni Poloniae, Jan Długosz (1415-1480), Ĉefepiskopo de Lvov
- Dizzionario Italiano-Tedesco Tedesco-Italiano, Niccolò di Castelli, Johann Mühlmann, 1709
- Conciones civiles sive Orationes ex optimis quibuscunque historicis latinis excerptae, 1699
- Incerti auctoris chronica Danorum et præcipue Sialandiæ ... , Árni Magnússon ankaŭ konata kiel Arnas Magnaeus (1663–1730), 1695
- Protestatio Bohemorum, Lepsiko, Johann Heinrich Löder, 1705
- Geschichten aus Tausendundeiner Nacht, Thomas Simon Gueulette (1683-1766), 1705
- Biblia ... verdeutscht durch D. M. Luthern. Dabey ... gantz ..., 1704
- Vita Christiani Weisii, Samuel Großer, 1715
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Online Books Page
- Deutsche Biographie
- CERL Thesaurus
- Baroque Piety: Religion, Society, and Music in Leipzig...
- WorldCat
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Moritz Georg Weidmann la Juna (1686-1743)
- Johann Friedrich Gleditsch (1653-1716)