Johannes Gutenberg
Johannes Gutenberg | |
---|---|
Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Johannes Gensfleisch zur Laden zum Gutenberg |
Naskiĝo | inter 1395 kaj 1405 en Majenco, Germanio |
Morto | 3-a de februaro 1468 en Majenco, Germanio |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Majenco |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato de Erfurto |
Familio | |
Patro | Friele Gensfleisch zur Laden |
Patrino | Else Wirich |
Frat(in)oj | Friele Gensfleisch • Else Vitztum |
Okupo | |
Okupo | inventisto • tipografo • gravuristo • inĝeniero • forĝisto • oraĵisto • mintmaster |
Johannes Gensfleisch zur Laden zum GUTENBERG (esperantigite: Johano GUTENBERGO) (inter 1395 kaj 1405 - 3-a de februaro 1468) estas germana metalfaristo kaj inventisto, kiu famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teknologio de presarto. Tradicie oni nomas lin la inventiston de la apartaj tipoj, kio estis granda avantaĝo super la bloktipa presado uzita en Eŭropo tiam.
Johann Gutenberg naskiĝis en la urbo Majenco kiel filo de komercisto Friel Gensfleisch (pluan nomon "zum Gutenberg" lia patro aldonis laŭ tiama modo pro loko, kie vivis la familio poste).
La ĉefa invento de Gutenberg ne estis(kiel oni foje erare opinias)libropresado. Ĝi ekzistis jam antaŭ li. Kontraste al la antaŭa praktiko bloka presado (por ĉiu unuopa paĝo estis forĝita aŭ skulptita kompleta (metala aŭ ligna), Gutenberg kunmetis paĝon el unuopaj presotipoj (literoj, ciferoj kaj signoj), kiuj estis ŝanĝeblaj kaj reuzeblaj por alia paĝo. Tio faris la presadon ege pli rapida kaj ŝparis kostojn. Fakte la ideo jam ekzistis antaŭe, sed Gutenberg sukcesis teknike perfektigi la procezon kaj krei tipojn rapide kaj facile realigeblajn. La invento de Gutenberg ebligis presi grandegan kvanton de tutaj libroj en grandaj serioj (antaŭe oni presis ĉefe partojn de libroj) kaj li kaŭzis tiel informigan eksplodon en Eŭropo.
De 1334 ĝis 1344 Gutenberg laboris en Strasburgo kiel oraĵisto kaj skribisto kaj tie fondis kun aliaj la entreprenon "aventur und kunst" (aventuro kaj metia arto). Reveninte al Majenco, la 23-an de februaro 1455 Gutenberg komencis amasan presadon de la t. n. Biblio de Gutenberg, la unua biblio, kiu aperis en la mondo en pli granda serio. Li mortis en la jaro 1468 kaj estis entombigita en Majenco.
Kvankam Gutenberg ne gloriĝis per sia invento, tiu ĉi montriĝis tre utila, ĉar ĝi ekebligis serian produktadon de libroj kaj per tio informan kaj sciencan revolucion kaj disvastigon de klereco inter pli multaj socitavoloj.
Nuntempe en la mondo ankoraŭ ekzistas 60 Biblioj de Gutenberg, evidente temas pri la plej malnovaj libroj presitaj per la metodo de Gutenberg.
Ekzistas ankaŭ Projekto Gutenberg, kiu estas nomita laŭ lia nomo.
Presarto
Kliŝoj – lignaj aŭ metalaj formoj, kun skulptitaj skribsignoj aŭ bildoj, uzataj por presi sur paperon – unue aperis ĉe la Ĉinoj, kaj estis uzataj en orienta Azio longtempe antaŭ Gutenberg. En la 12-a kaj 13-a jarcento multaj arabaj kaj ĉinaj bibliotekoj enhavis dekmilojn da presitaj libroj. La Koreoj kaj Ĉinoj sciis pri moveblaj prestipoj tiam, sed pro la komplekseco de la ĉina skribsistemo, moveblaj prestipoj ne estis tiel vaste uzataj kiel en Renesanca Eŭropo.
Ne estas klare ĉu Gutenberg konis ĉi tiujn metodojn aŭ inventis ilin sendepende, kvankam historiistoj konsideras la unuan ideon kiel neverŝajna, pro malsama metodo. Iuj historiistoj diras, ke la Nederlandano Laurens Janszoon Coster estas la unua Eŭropano kiu inventis moveblajn prestipojn.
Eksteraj ligiloj
- http://www.gutenberg-museum.de/ Muzeo de Gutenberg en Majenco (germana kaj angla retejo)
greke Projecto Gutenberg: senpagaj liberaj libroj.