Saltu al enhavo

Johannes Müller (Elmau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Müller, teologo kaj filozofo
Kastelo Elmau je Krün, instruadejo de Müller por siaj adeptoj

Johannes MÜLLER (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1864 en Riesa, mortinta la 4-an de januaro 1949 en Krün) estis germana verkisto kaj luterana teologo.

Kreskinte en kristanisma medio kun personaj vekiĝotravivaĵoj li pasigis la maturiĝekzamenon en Dresdeno en 1884 kaj studis teologion kaj filozofion en Lepsiko (i.a. ĉe Franz Delitzsch) kaj en Erlangen.

Post la unua ekzameniĝo en 1888 li aparte okupiĝis pri judaismaj studoj estante ekde 1889 en Lepsiko misia sekretario ĉe Zentralverein für Mission unter Israel (asocio por konvertado de judoj). Tamen li mem ne ŝatis prozelitismon ĉar laŭ li fruktodona unueco inter judoj kaj alia popoloj eblus nur inter neasimilitaj kaj vere religie vivantaj judoj.

En 1890 li doktoriĝis pri filozofio per defendo de tezo pri la nocio de peko ĉe Kartezio kaj Spinozo. Sed lia laboraĵo teologia estis reĵetita en 1891; sekve li forlasis la misian centron en 1892 kaj aliorientiĝis pli kaj pli. De 1893 dum prelegrondvojaĝoj kaj en diversaj skribaĵoj (ofte kun granda eldonokvanto) li rekte alparolis klerulojn kiuj forlasis la sinon de eklezioj. Efektoj multaj liaj estis inter cirkloj de entreprenistoj kaj nobeloj (Erbslöh, Haniel, Bahlsen, Prinz Max von Baden). Ili ebligis al li gvidi - ekde 1903 ĉe Kastelo Mainberg (kune kun Heinrich Lhotzky) kaj de 1916 ĉe mem starigita Kastelo Elmau (apud Mittenwald)- liberan spacon de persona vivo. (Freistätte persönlichen Lebens). Tie Müller per prelegoj, respondado je urĝaj demandoj, sugestoj pri bona mastrado de la vivotagoj, krome per muziko kaj dancado oni lernu vivi nature kaj senpere.

Müller traktis kaj studis diversajn konkretajn ideojn kaj movadojn: junularkulturo, liberala teologio, Lev Tolstoj, Friedrich Nietzsche, antropozofio, mistikismo, naciismo. Personajn kontaktojn li flegis i.a. kun Martin Rade (kiu invitis lin publikigi en sia gazeto "Die Christliche Welt"), kun Friedrich Naumann kaj ege kun Adolf von Harnack. Ĉi-lasta peris en 1917 la honoran doktorecon de Müller pri teologio. Harnack ekde 1919 estis kutimgasto je Kastelo Elmau. En 1897 Müller vizitis Christoph Blumhardt en Bad Boll.

Liaj doktrinoj eskapis al akurata humanscienca kategori-enkorpigo. Müller abomenis la pietismon, ekleziajn ortodoksecojn kaj la dialektikan teologion. Dialektike li tamen ŝatis la malakcepton de religi-difinoj kaj parte la kulturkritikon. Kontraŭe al Karl Barth kaj ties Diovorta teologio estis konvinkita li ke la viva vorto de Dio estas en ĉio travivita fare de homoj, en la monda historio, en l anaturo, en ĉio ajn vivado-momento (eĉ dum la teroro de la Unua mondmilito). Naiva kaj instinkta travivaĵaro - ne la konscia ekkono - malfermas la aliron al la regno de Dio.

Müller fokusiĝis pri la modeloj kaj la plej klara idearo de Jesuo Kristo - je la surmonta parolado: antaŭkondiĉo estu la elpreno de ĉio el la juda kunteksto. Tiaj ideoj poste ekdanĝeris, ekz. kiam Múller laŭdegis Adolf Hitler ĉar li estas ricevo-organo por dia registaro kaj elsendanto de eternaj radioj. Perfortaj eklezipolitikaj agoj de la nazioj kaj la naziismema grupo Deutsche Christen ene de la Evangelia Eklezio en Germanio li jesis (ekz. la enkondukon de paragrafoj pri al eksludo de ne-arjoj el ekleziaj strukturoj.

Kvankam li mem ne aktis eklezipolitike li estis konsiderata de multaj naziismemam kristanoj kvazaŭ doktoro de la Eklezio. Tre alloga estis lia ideo de sendogma, superkonfesia, germanigita kristanidmo el nura intuicio, ne el longa teologia pripensado. Lia revelacio kulminis en la postulo ke oni amu sian popolon pli ol sin mem

Postmilite en 1946 ekigis oni proceson kontraŭ li pro propaganda subtenego de naziismo. Müller konfesis sian eraron pri la takso de la persono de Hitler kaj tute distanciĝis de ties ideologio. Cetere li restis fidela al siaj doktrinoj. Postmorte parencoj de li provis daŭrigi siajn verkojn kaj agadojn. Kastelen venis elstaruloj politikaj kaj sociaj, sed ankaŭ normalaj kongresantoj kaj simplaj ripozumserĉantoj. En 1989 Franz Alt referencis je Müller koncerne la difinon de Jesuo kaj Dio.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Das persönl. Christentum d. paulin. Gemeinden, 1898
  • Beruf u. Stellung d. Frau, 1902
  • Die Bergpredigt verdeutscht u. vergegenwärtigt, 1906
  • Hemmungen d. Lebens, 1907; nova eldono de Bernhard Müller 1956
  • Vom Leben u. Sterben, 1907
  • Reden Jesu, tri volumoj, 1908-18
  • Reden üb. d. Krieg, 1915
  • Jesus, wie ich ihn sehe, 1930; noveeldono sub la titolo Jesus, d. Überwinder d. Religionen, 1954
  • Der Weg, 1933
  • Jesus u. d. dt. Volk, 1936
  • Vom Geheimnis d. Lebens, tri volumoj, 1937-53

Eldonis li inter 1897 kaj 1914 la periodaĵon "Blätter zur Plege des persönlichen Lebens"; posta titolo (ĝis 1941) "Grüne Blätter".

  • Schneider, Thomas Martin: "Müller, Johannes". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 426-428 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]