Johano kaj Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildigo pri ilia senkapigo en la propra domo

Johano kaj Paŭlo estas du fruaj kristanaj martiroj kaj sanktuloj de la katolika eklezio kiuj ĉiam estas menciitaj kune. Iliaj nomoj estas menciitaj en la unua eŭkaristia preĝo, la mesa kanono de la roma rito. Laŭ tradicio, ili estis fratoj kaj suferis martirecon kune dum la regotempo de la romia imperiestro Juliano la Apostato inter la jaroj 361 kaj 363 en Romo - dum la jaro ne pli ekzakte fikseblas, la tago de murdiĝo, la 26-a de junio, estas legende dokumentita.

la dominikana preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Venecio (venecie kutime koncizigita Zanipolo, "S'Jano-paŭlo")

Pluraj gravaj malnovaj preĝejoj portas sian patronecon, inkluzive de la titolo-preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Santi Giovanni e Paolo) en Romo, kies formala pastro havas la titolon de kardinalo tie kaj fakte ofte laboras kiel katolika episkopo de diocezo aŭ en la roma kurio, kaj la dominikana preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Venecio (venecie kutime koncizigita Zanipolo, "S'Jano-paŭlo"). La signoj de ilia adoro disvastiĝis tre malproksime, sed la detaloj de sia biografio estas legendaj.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ hagiografia tradicio, Johano kaj Paŭlo estis fratoj. Kiel palacaj eŭnukoj kaj domoĉefo de Constantina, unu el du filinoj de Konstanteno la Granda, ili okupis gravajn postenojn en urba roma societo.[1] Laŭ alia tradicio, ili laŭdire estis oficiroj en la imperia armeo. En la roma kristana komunumo ili estis diakonoj kaj partoprenis en la bonfara laboro de la eksa konsulo kaj nuna fervora kristano Flavius ​​​​Gallicanus. Dum la regado de la imperiestro Juliano la Apostato ili estis senkapigitaj en sia propra domo de la urboparto Celio, unu el la sep montetoj de Romo, sen publika proceso pro malakcepto de la imperia kulto kaj ankaŭ estis enterigita tie. En la 5-a jarcento la regantoj en Bizanco igis tiun ĉi domon konvertita en preĝejon, kiu hodiaŭ portas la titolon Santi Giovanni e Paolo. Tie ripozas la restaĵoj de la du preĝejaj patronoj en du porfiraj urnoj sub la ĉefaltaro. Dum elfosadoj en 1575, la vilao de la martiraj fratoj kun frua kristana templo de la 4-a jarcento kaj la du tomboj de la sanktuloj laŭdire estis trovitaj sub la fundamentaj muroj de malgranda baziliko.[2]

Ekzistas pruvoj de venero de la martiroj Johano kaj Paŭlo en Romo jam en la 6-a jarcento. Krom en Romo, relikvoj de la sanktuloj troveblas en Venecio, Fulda, Vieno, Avinjono, Tours, Altenberg kaj en monaĥeja kirko de la insulo Reichenau en la Bodenlago.

Ilia festotago estas la 26-a de junio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vera Schauber, Hanns Michael Schindler: Johannes und Paulus von Rom ("Johano kaj Paŭlo de Romo"), en: Heilige und Namenspatrone im Jahreslauf ("Sanktuloj kaj patronoj en la kurso de la jaro"), Aŭgsburgo 1998, paĝoj 316–317.
  2. Erhard Gorys: Lexikon der Heilige ("Leksikono de la Sanktuloj"), Munkeno 1997, paĝoj 156–157.