John C. Wells
John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono. Li estas prezidanto de la Akademio de Esperanto.
Persona vivo
Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis i.a. la kimran. En 2006 li emeritiĝis.
Esperanto
Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.
Ekde septembro 2007 li estas prezidanto de la Akademio de Esperanto.
Verkoj (elektitaj)
- Vortaro English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010.
- Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
- The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
- Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, 1978
- Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
- Jen nia mondo
- Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985
Eksteraj ligiloj
|
- Persona retpaĝaro de John Wells
- Vortaro-blogo de John Wells: Diskutado de problemoj leviĝantaj dum la reviziado de la vortaro Concise Esperanto and English Dictionary.
- Libroj de kaj pri John Wells en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri John Wells en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Ŝablono:Pejnejo en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Humphrey Tonkin | 1989–1995 | Lee Chong-Yeong |