John Ellis (esperantisto)
Aspekto
John Ellis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1863 |
Morto | 21-an de marto 1923 (59-jaraĝa) en Keighley |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto advokato tradukisto |
Verkoj | Laŭroj/La statuo de Zamenhof |
John ELLIS (elis) (naskiĝis la 5-an de novembro 1862 en Keighley; mortis la 21-an de marto 1923 en Keighley) estis angla juristo (solicitoro), esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato.
Ellis okupis multajn oficojn en movadoj muzika, ŝakluda kaj abstinenca. Li estis pioniro de Esperanto en Britujo, kunlabore kun Joseph Rhodes. Unua sekretario de la pionira Esperanta angla grupo de Keighley (1902). Lia rakonto La Statuo de Zamenhof aperis en la kolekto Laŭroj.