John Keill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
John Keill
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1671 (1671-12-01)
en Edinburgo
Morto 31-an de aŭgusto 1721 (1721-08-31) (49-jara)
en Oksfordo
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando
Alma mater Balliol CollegeUniversitato de Edinburgo
Profesio
Profesio matematikisto • fizikistoastronomo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

John Keill (naskiĝinta la 1-an de decembro 1671, mortinta la 31-an de aŭgusto 1721) naskiĝis en Edinburgo, Skotlando, kaj estis ĉefe matematikisto kaj grava disĉiplo de Isaac Newton. Li studis ĉe la Edinburga Universitato, ĉe David Gregory, kaj akiris sian bakalaŭran gradon en 1692 kun distingo en fiziko kaj matematiko. Keill poste studis ĉe Balliol College, en Oksfordo, kie li atingis MA la 2an de Februaro 1694. Li faris plinovigajn prelegojn ĉe Oksfordo uzante eksperimentojn por helpi sian aŭskultantaron kompreni la malfacilajn konceptojn de Newton. Unu el liaj aŭskultantoj estis John Theophilus Desaguliers kiu anstataŭis lin por prelegi ĉe Hart Hall kiam Keill lasis Oksfordon neatendite en 1709. Keill iĝis Trezoristo de Palatinatoj kaj malkodigisto de reĝino Anne antaŭ reveni al Oksfordo kiel Profesoro de Astronomio en 1712.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]