John Todd Zimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Todd Zimmer
Persona informo
John Todd Zimmer
Naskiĝo 28-an de februaro 1889 (1889-02-28)
en Bridgeport
Morto 6-an de januaro 1957 (1957-01-06) (67-jaraĝa)
en White Plains
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Nebrasko-Lincoln vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo • entomologo • scienca kolektisto vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Todd Zimmer (naskiĝis la 28-an de februaro 1889 en Bridgeport (Ohio), 28a Februaro, 1889, mortis la 6-an de januaro 1957 en White Plains (Novjorkio)) estis elstara usona ornitologo.

Li diplomiĝis en la Universitato de Nebraska-Lincoln, kaj interesiĝis kaj pri entomologio kaj ornitologio. Ekde 1913 li laboris kiel agrikultura konsilisto en Filipinoj kaj poste en Novgvineo, kie li faris gravajn kolektojn de birdospecimenoj. Post sia reveno al Usono li aliĝis al la stabanaro de la Muzeo Field, kie li kompilis la Catalog of the Ayer Ornithological Library, kaj partoprenis en ekspedicioj al Afriko kaj Peruo.

En 1930 Frank Chapman dungis lin kiel Asocia Zorganto pri Birdoj ĉe la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko, kie li restis dum la resto de sia vivo. Li faris sistematikajn reviziojn de la taksonomio de birdoj de Peruo kaj ties parencoj en aliaj partoj de Sudameriko, kaj en siaj lastaj jaroj kombinis tion kun studoj de la amerikaj tiranedoj, preparante la sekcion de Tiranedoj por la verko de James Lee Peters nome Check-list of Birds of the World.

Li estis ankaŭ membro de la American Ornithologists' Union, kaj eldonisto de ties gazeto The Auk el 1942 al 1948.

Zimmer estas rememorata en la nomoj de nombraj animaloj, inklude Zimera tapakulo Scytalopus zimmeri.

Referencoj[redakti | redakti fonton]