Jokoi Gunpei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jokoi Gunpei
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1941 (1941-09-10)
en Kioto
Morto 4-an de oktobro 1997 (1997-10-04) (56-jaraĝa)
en Gubernio Iŝikaŭa
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato Doŝiŝa
Okupo
Okupo ludodezajnisto • inĝeniero
vdr

JOKOI Gunpei (naskiĝis la 10-an de septembro 1941 en Kioto, mortis la 4-an de oktobro 1997, 56-jaraĝa, en gubernio Iŝikaŭa) estis japana videoludfasonisto kaj videoludproduktoro. Lia nomo skribiĝis japane 横井 軍平 aŭ en kanao よこい ぐんぺい; hepburne: Yokoi Gunpei kaj ankaŭ en eŭropa kutima vortordo Gunpei Yokoi. Jokoi Gunpei estis la kreinto de la rolulino princino Lekanto. Li estis la mentoro de Mijamoto Ŝigeru.