Jolanthe Leser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jolanthe Leser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 7-an de oktobro 1994 (1994-10-07) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jolanthe LESER (naskiĝis en 1909; mortis la 7-an de oktobro 1994 en Vieno) estis aŭstra esperanta verkisto.

Ŝi estis rekonata aŭtorino ankaŭ en la germana kaj la hungara, en kiu laste menciita lingvo aperis ŝiaj plej fruaj noveloj en diversaj gazetoj. Estis paŭzo en ŝia verkado (1931-1950) pro familiaj prizorgoj. Kunlaboris en 12 naciaj gazetoj. Per germana novelo ŝi gajnis en 1955 duan premion.

Ŝi esperantistiĝis en 1947, baldaŭ ekverkis, kontribuis per literaturaj prelegoj dum kelkaj jaroj en Radio Vieno. En la Belartaj Konkursoj Jolanthe Leser ricevis 2-an premion per sia novelo La limo (1953), kiu poste aperis ankaŭ en "Trezoro, la esperanta novelarto" (1989). En 1991 eldoniĝis ŝia novelaro La vivo estas pli forta.

La ukraina traduko de "La Limo", fare de Viktor Pajuk aperis en revuo Vsesvit (2002, 3-4). Varma humanismo, persona tono, kunsento al la modelitaj figuroj karakterizas la verkistinon.