Jolán Humenyánszky
Aspekto
Jolán Humenyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1942 en Ózd |
Morto | 6-an de februaro 2021 (78-jaraĝa) |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | István Szilágyi (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Jolán Humenyánszky [humenjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Humenyánszky Jolán estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis István Szilágyi.
Jolán Humenyánszky[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1942 en Ózd, ŝi mortis la 6-an de februaro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jolán Humenyánszky akiris skulptistan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1966. Ŝiaj plej gravaj instruistoj aŭ majstroj estis Iván Szabó (skulptisto) kaj Sándor Mikus. Ŝi kreis skulptaĵojn kaj skulptaĵetojn. Ŝi ricevis solan premion en 1971. Ŝi edziniĝis en 1970, baldaŭ ŝi naskis filon, ŝi vidviniĝis en 2020.
Ŝiaj skulptaĵoj kaj similaj artaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Endre Ady (busto, 1970, Ózd)
- Ignác Semmelweis (busto, 1971, Kiskunhalas)
- Gyula Juhász (busto, 1980, Makó), vidu la malsupran foton!
- Virino kun liuto (1980, Bácsalmás), vidu la apudan foton!
- Sándor Cserháti (busto bronza, 1989, Budapeŝto)
- Alfonz Anker (busto bronza, 1984, Kaposvár)
- pluraj memortabuloj
Ŝiaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto 1984, 1992
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio