Jona (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Jona
Jona laŭ pentraĵo de Mikaelanĝelo en la Siksta Kapelo.
sekso = vira
nacio = hebrea de la regno de Judujo
epoko = 8-a jarcento a. K.
morto = 8-a jarcento a.K.
apartaĵo = profeto ribela al Dio kaj 'englutita de fiksego
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras. Simile faras ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Jona estis profeto laŭ la Biblio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La biblia profeto Jona surfaciĝas dufoje en la Malnova Testamento sed mankas aliaj fontoj pri li. La 2-a libro de la reĝoj, datigas lian predikadon en la epoko de Jeroboam la 2-a, kiam la reĝo rekonkeris la transjordanajn teritoriojn. En la unuaj dekoj de la 8-a jarcento, en momento de febliĝo de la asiria potenco, la judujaj reĝoj profitis por reintegri la perditajn teritoriojn. (2Reĝoj 13,25 kaj 14, 23-27).

Laŭ la 2-a de Reĝoj, profeto Jona estis proklaminte ke la rekonkero de la perditaj teritorioj estis volita de Dio, stimulante kaj favorante al la milita iniciato de Jeroboam la 2-a (2Reĝoj 14, 25).

Jona, krome, aperas en la libro al li dediĉita, kiu laŭ preskaŭ ĉiuj esploristoj estis redaktita dum la persa epoko, se ne helenisma. Tiu malfrua datado ŝuldas al lingvaj, leksikaj kaj sintaksaj karakterizoj de la verko kaj eĉ pli al historia neverŝajno de la libra enhavo, verkita kiam la historia periodo en kiu la teksto estas situigita estis epoko fora, jam fariĝinta legendo. Laŭ historiistoj, fakte, en la 8-a jarcento Ninivo ne estis la ĉefurbo de Asirio kaj ne ekzistis reĝoj en ĝi. Asirianoj, plue, estis karakterizitaj per religia politiko violente protektanta siajn krederojn kaj tial povas esti ekskdite ke al izraela profeto estis permesite prediki laŭlonge de tri tagoj en asiria urbo en la nomo de fremda dio.

La hodiaŭaj ekzegezistoj akordiĝas en la opinio ke tiu libro estas parabolomidraŝo, se ne novelo, riĉa je teologia kaj profeteca enhavo. La elekto kiel precipa persono vivinta apenaŭ antaŭ de la detruo de Izraelo ĝuste permane de asirianoj (membroj de la babilona imperio), eksplikas kial Jona dekomence rifuzas prediki al ili kaj malĝojiĝas pro la dia pardono. Se, fakte, Dio estus puninta la asirianojn, Izraelo estus savinta. La elekto de la persono estas funkcia kun la dia celo: Montri la senliman amon de Dio al ĉiuj homoj.

Eventoj de la protagonisto[redakti | redakti fonton]

La karakterizoj de la libro, kiu estas substance ekzempla rakonto, entute kvar ĉapitroj. La protagonisto estas senhistoria fundamento, kvankam la ensceniĝoj ĉe la 2-a libro de reĝoj kaj ĉe la Korano ŝajnas referenci al la sama persono kiu profetadis en Ninivo.

En la unua ĉapitro la Sinjoro ordonas al Jona iri anonci en Ninivo. Jona, male, forfuĝas al Tarsis sur ŝipo kiu atakita de ŝtormo riskas apike alfondiĝi. Jona tiam retrovas sian kuraĝon kaj malkaŝas ke la kaŭzo de la dia kolero estas sia ĉar li rifuzis obei.

En la dua ĉapitro Jona estas ĵetita al la maro, sed granda fiŝo lin englutas. En la ventro de la fiŝo kie li restas tri tagojn, Jona revenas perpreĝe al Dio kaj promesas obei. La fiŝego lin, pro dia interveno, vomas sur la srando.

En la tria ĉapitro Jona obeas la diajn dispoziciojn kaj iras la Ninivo, kies loĝantoj, kontraŭ ĉiu lia antaŭvido, konsentas kun la predikado, proklamas faston, vestiĝas persake kaj Dio decidas indulgi la urbon. Sed ĉipunkte resurfaciĝas la ribela instinkto de Jona: li ne konsentas kun la indulgo ĉar li volis kaj esperis pri la puno; seniliziiĝinta, li petegas al Dio la morton

En la kvara Jona sidiĝas antaŭ la urbo kaj atendas la eventojn. La Sinjoro fontigas ricinon super lia kapo por alporti sur li ombron pri kiu li forte ekĝojas. Sed ektagiĝe de la posta tago vermo ronĝas la ricinon kiu mortas, la suno kaj la varmo denove skurĝas Jonan, kiu alvokas denove la morton. La Sinjoro tiam eksplikas: Se vi malĝojas ĝismorte pro la morto de simpla ricino, pro pli serioza motivo malĝojis mi antaŭ ebla morto de tiom da senkulpuloj, inter kiuj infanoj kaj bestoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

La tritaga kaj trinokta restado de Jona en la ventro de fiŝego liveris gravan kristologian legadon en la Nova Testamento. Tiel, fakte, verkas Mateo 12, 40:

“40 ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la mara monstro, tiel la Filo de homo estos tri tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero.”

Male, al la perversa generacio kiu postulas signon, Jesuo ne promesas alion ol la signoj de Jona. La tri tagoj pasintaj en la ventro de la monstro resendas al la resurekto de Jesuo en la tria tago. Fakte laŭ la biblia lingvaĵo, tri tagoj reprezentas la tempan longon trans kiu la morto estas definitiva kaj neinversigebla. Kaj ankaŭ la rapida konvertiĝo de la ninivanoj estas kontraŭmetita de Jesuo al la nekredemo de siaj samtempuloj.

En la Korano[redakti | redakti fonton]

En la Korano la deka surao distingiĝas per la titolo Yûnus, kiu tradukita signifas Jona. Fakte en tiu surao la 98-a versego (Ayat) eksplicite citas la profeton Jonan kaj lin montras ankaŭ Ninivon en kiu li praktikis sian profetecan oficon. ”ho se estus almenaŭ unu kredanta urbo. Al kiu estus utila lia kredo, escepte de la popolo de Jona. Kiam ili ekkredis, ni forigis el ili la abomenindan punon el tiu ĉi vivo kaj ilin ni lasis ĝui kelkan tempon.” (Surao 10, Ayat 98).

Kulto[redakti | redakti fonton]

Jona estas kultata kiel sanktulo ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj kiuj konfesas la komunecon kun la sanktuloj

Laŭ antikva tradicio la korpaj restaĵoj de Jona estas konservataj en la katedralo de Nocera Inferiore]] (Italio). Kiel asertate de teologoj, la kulto al la sanktuloj estas ĉiam adresiat al Dio sendepende de la historieco de la eventoj de la sama sanktulo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA. Itallingve [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • 'Biblio
    • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia

Notoj[redakti | redakti fonton]