José Ángel Gayol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Ángel Gayol
Persona informo
Naskonomo José Ángel García Fernández
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1977 (1977-08-11) (46-jaraĝa)
en Mieres
Lingvoj asturahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de OviedoUNED vd
Profesio
Alia nomo José Ángel Gayol vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Ángel García Fernández (11-a de aŭgusto 1977, Mieres), pli konata kiel José Ángel Gayol, estas poeto, eseisto, rakontisto kaj literatura kritikisto verkanta en la astura kaj hispana lingvoj. Iliaj artikoloj kaj recenzoj estis publikigitaj en la revuoj Atlántica XII, Clarín, Reloj de Arena, Paralelo Sur, Formientu, esTandoriu aŭ la gazeto La Nueva España i.a.

En 2010 li gajnis la premion Asturies Xoven (Juna Asturio) pri teatraĵo per la verko Ensin noticies del fin del mundu[1] (Sen novaĵoj pri la mondofino). En 2011 li gajnas la premion Elvira Castañón pro sia libro Los poemes del oriental[2] (La poemoj de la orientulo) kaj la premion Fernán Coronas per la poemaro Los suaños y los díes[3] (la sonĝoj kaj la tagoj). En 2012 li estis premiita per la Premio Xuan María Acebal pri poezio per El llibru de les coses misterioses[4] (La libro de la misteriaĵoj), konfirminte sin kiel “unu el la poetoj en la astura plej elstaraj de sia generacio”[5]. En 2015 gajnis li la premion pri eseo Fuertes Acevedo "Vértigu. L'atracción del abismu na sociedá contemporánea"[6] (La allogo de l' abismo ĉe la nuntempa socio). En 2018 li sukcesis gajni la 2-an konkurson pri mallongaj rakontoj "Xosé Caveda y Nava"[7] per la verko Tolo que sé sobre toles coses (Ĉion kion mi scias pri ĉiuj la aferoj).

Li ankaŭ publikigis kaj premiiĝis en tre diversaj genroj: poezio, infana rakontado, romano (Argonautes) aŭ rakontoj.[8][9]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

José Ángel Gayol agadas en la regiona Esperanto-movado kie li prelegis interalie pri Esperanto kaj la proleta klaso en 2017[10][11].

Verkaro[12][redakti | redakti fonton]

  • Argonautes (2007)
  • Ensin noticies del fin del mundu (2011)
  • Los poemes del oriental (2013)
  • El Llibru de les coses misteriores (2013)
  • Los suaños y los díes (2014)
  • Una selmana y otros díes (2015)
  • Vértigu (2016)
  • Exercicios d’asturianu (2016)
  • En primera persona (2019)

Referencioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

José Ángel Gayol ĉe Twitter