José Güell y Renté

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

José Lorenzo Buenaventura Güel y Renté[1], estis hispana ĵurnalisto, politikisto kaj verkisto, naskiĝinta en Kubo descenda de kataluna patro kaj edzo de la hispana infantino Josefina Fernanda de Burbono, fratino de la edzoreĝo Francisko de Asizo de Burbono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El Havano liaj gepatroj sendis lin studi al Hispanio, licenciĝis en Juro en la Universitato de Barcelono. Kun protekto en Madrido li ekkarieris kaj sukcesis enamiĝigi la fratinon de la edzo de la reĝino kaj edziĝi al ŝi sekrete. Pro tio la edzino perdis la titolecon de infantino de Hispanio kaj ambaŭ estis ekziligitaj. Malamiko de Narváez, kiu kiel ĉefministro estis ĉefa instiganto de lia ekzilo José Güell aliĝis al la ribelo de Espartero kaj O'Donnell por elpovigi la registaron de Narváez. La sukceso de la ribelo konvertis lin en deputito el Valadolido. En 1856 revenis al ekzilo kun la generalo Prim kaj aliaj liberalaj politikistoj, kiaj Sagasta. Li revenis al la naskiĝtera Kubo kie li defendis la nuligon de la sklavismo kaj kiel senatoro pri la Universitato de Havano, por kio li kontribuis al la konstruo de granda konstruaĵo por tiu ento. Li mortis la 23an de januaro de 1884 en Havano, sia naskiĝurbo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Amargura del Corazón libro de poemas publicada en 1843 en La Habana.
  • Consideraciones políticas, filosóficas y literarias
  • Leyendas americanas
  • La virgen de las azucenas
  • Leyenda de Monserrat
  • Leyendas de un alma triste
  • El hermano Lorenzo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Nekrologo
  • [2] Senato
  • [3] El pasado Cubano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝlipo en geneall