José María Barreda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Barreda
Persona informo
José María Barreda
Naskiĝo 4-an de februaro 1953 (1953-02-04) (71-jaraĝa)
en Ciudad Real
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Clementina Diez de Baldeón vd
Profesio
Okupo politikisto • lerneja majstro vd
Aktiva en Madrido vd
Doktoreca konsilisto Manuel Espadas Burgos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María BARREDA (n. Ciudad Real, 4-a de februaro de 1953) estas hispana politikisto, kiu estis prezidento de Kastilio-Manĉo (2004-2011). Li estis posteulo kaj anstataŭanto de José Bono. Ambaŭ estas socialistoj. Posteulis kaj anstataŭis lin María Dolores de Cospedal, el la dekstra partio PP (Partido Popular).

Li estas el nobela familio kaj de gravuloj. Doktoro kaj profesoro en la Universitato de Kastilio-Manĉo; gravulo de la socialisma partio PSOE. Malvenkis en la balotado por la regiona parlamento maje de 2011 antaŭ María Dolores de Cospedal, kiu iĝis venonta prezidento de la regiono.