José Ramos-Horta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Ramos-Horta (2004)

José Manuel RAMOS-HORTA [ĵoze ramos orta] (naskiĝis la 26-an de decembro 1949 en Dili, Portugala Timoro) estas orienttimora politikisto.

Ekde la 20-a de majo 2007 li estas prezidento de Orienta Timoro. Pro siaj streboj al trovo de paca solvo por la orienttimora konflikto, li ricevis kun aliaj en 1996 la Nobel-pacpremion.

Dum atenco la 11-an de februaro 2008 en Dili, li estis grave vundita.

Antaŭe:Prezidanto de Orienta TimoroPoste:
Xanana Gusmão2007–nun(elektita: Taur Matan Ruak)
Antaŭe:Ĉefministro de Orienta TimoroPoste:
Marí Bin Amude Alkatiri2006–2007Estanislau da Silva