Josef František
Josef František | |
Josef František | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 7-a de oktobro 1914 en Otaslavice |
---|---|
Morto | 8-a de oktobro 1940 en Cuddington Way (Surrey, Unuiĝinta Reĝlando) |
Soldataj informoj | |
Aparteneco: | Ĉeĥoslovaka aerarmeo, Pola aerarmeo, Reĝa Aerarmeo (kolonelo in memoriam) |
Rango: | Serĝento |
Deĵoro: | 1936 – 1940† |
Forpafoj: | 17 certaj |
Militoj: | Dua mondmilito |
Josef František (naskiĝis la 7-an de oktobro 1914 en Otaslavice, mortis la 8-an de oktobro 1940 en Cuddington Way, Surrey, Unuiĝinta Reĝlando) estis ĉeĥoslovaka kaj pola armea piloto, flug-aso de la pola aviado dum la dua mondmilito. František aliĝis al la Ĉeĥoslovaka aerarmeo en 1936. En 1938 li iĝis ĉasaviadisto en Prago. Post la detruo de Ĉeĥoslovakio en marto 1939, kiel multaj aliaj soldatoj, li elmigris al Pollando por aliĝi al la Pola Aera Forto. Tie li iĝis fluginstruisto ĉe la Oficira Kolegio de la Pola Aera Forto en Dęblin.
Dum la germana invado de Pollando en septembro 1939 li estis asignita al gvatskadro. Ĉi tie li flugis aviadilon senarman, tial li bombadis germanajn soldatojn per ĵetgrenadoj. La 20-an de septembro li estis malflugigita, sed estis savita fare de polaj pilotoj. La 22-an de septembro, lia trupo ricevis ordojn retiriĝi al Rumanio.
Li finfine atingis Francion tra Nordafriko, kie li aliĝis al la franca aerarmeo. Post la malvenko de Francio fine de de junio 1940, František estis evakuita al Anglio, kie li pluflugis en la Reĝa Aerarmeo.
La unuan konfirmitan venkon en la Batalo de Anglio František akiris la 2-an de septembro 1940, pafalterigante germanan ĉasaviadilon Messerschmitt Bf 109E. Dum unu monato li pafalterigis 17 aviadilojn kaj 1 verŝajne, iĝante la plej efika alianca piloto en la batalo de Anglio. La 9-an de septembro li akcidente alteriĝis kun damaĝita aviadilo, post pafalterigo de 2 germanaj aviadiloj. Lastfoje li venkis la 30-an de septembro 1940.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jiří Rajlich, Josef František en: „Lotnictwo Wojskowe” nr 2/1999, p. 49.
- Richard King, Dywizjon 303 walka i codzienność, Wydawnictwo RM, Warszawa 2012, ISBN 978-83-7243-979-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Venkoj ĉeĥe
- Josef František angle Free Czechoslovak Air Force