Josef Gabriel Rheinberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josef Rheinberger (foto el la 1880-aj jaro)

Josef Gabriel von (ekde 1894) Rheinberger (* 17-an de marto 1839 en Vaduz; † 25-an de novembro 1901 en Munkeno), baptita sur la nomo Gabriel Joseph, estis liĥtenŝtejna komponisto kaj muzikpedagogo, en multaj leksikoj nomita germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Josef Gabriel Rheinberger, naskita en Vaduz en la jaro 1839, jam junaĝe montris eksterordinaran muzikan talenton. Jam sepjara li servis kiel orgenisto en sia hejmloko kaj en la aĝo de dek du li ricevis edukadon ĉe la konservatorio en Munkeno, kie li baldaŭ superis siajn kunstudentojn kaj jam kreis multajn verkojn. Kiam li havis 19 jarojn, la konservatorio proponis al li postenon kiel docento por pianludo, orgenludo kaj kompozcio, kiun li plenumis ĝis mallonge antaŭ sia vivofino.

Sen multe varbi pri si mem, Rheinberger apartenis al la sukcesaj komponistoj siatempaj, kiun multaj eldonistoj, muzikistoj kaj ĥoroj komisiis pri komponado. Kiel kortega orkestresto de la bavara reĝo Ludoviko la 2-a li tenis centran pozicion ene de la katolika sakrala muziko en Germanio. Li komponis latinajn mesojn kaj motetojn, kiuj pro sia sendependeco de la restriktaj normoj de la cecilianaj reformistoj de la sakrala muziko siatempaj. Kiel kompozicio-docento ĉe la munkena konservatorio li estis eminentulo tutmonde altranga. Al liaj lernantoj apartenis i.a. Hans von Koessler, Engelbert Humperdinck, Ermanno Wolf-Ferrari kaj Wilhelm Furtwängler kaj tuta generacio de junaj usonaj komponistoj (ekz. Horatio Parker kaj George Chadwick). Multaj dekoracioj (inter ili Ritterkreuz vom Orden des heiligen Gregor, Komturkreuz des Bayerischen Kronenordens, doktoro pro honoro de la universitato de Munkeno) respegulas la sukceson de la naskita liĥtenŝtejnano.

Ekde 1867 Rheinberger estis edzo de la poetino Franziska von Hoffnaaß („Fanny“), kiu verkis tekstojn por kelkaj el liaj voĉkantaj verkoj (inter ili la kantato „Der Stern von Bethlehem“).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Rheinberger apartenas al tiuj komponistoj de la dua duono de la 19-a jarcento, kiuj post jaroj de forgesiteco pli kaj pli reeniris la konscion de muzika praktiko kaj esploro. Lia ampleksa verkaro, inter ĝi 197 verkoj publikitaj kun verknumero, entenas pianomuzikon, orgenmuzikon, sakralan kaj malsakralan ĥormuzikon, lidojn, ĉambromuzikon, simfoniojn , koncertuverturojn, dramomuzikaĵojn kaj operojn.

Rheinberger estis emfaza klasikisto, kies idealuloj estis Mozart kaj Bach. Kvankam li ne povis longdaŭre stampi la muzikan evoluon, li tamen estis grava instruisto kaj eminenta reprezentanto de multspeca muzikkulturo je la fino de la klasikromantisma epoko. Por prosperigi kaj disvastigi lian varian verkaron en la nuna kultura vivo en la jaro 2003 oni fondis la Tutmondan Asocion Josef Gabriel Rheinberger.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu surlistigo Aufzählung konsideras nur la verkojn, kiujn Rheinberger markis per verknumeroj.

  • Sakralaj voĉkantaj verkoj
  • Drama muziko
  • Profana ĥormuziko
    • ĥorbaladoj
    • kantensemblaĵoj kun kaj sen akompano
    • pecoj por miksitaj ĥoroj
    • inĥoraĵoj
    • virĥoraĵoj
  • 12 lidoj por kantvoĉo kaj piano
  • Orkestromuziko
    • 2 simfonioj
    • 3 uverturoj
    • 4 solokonĉertoj (inter ili 1 pianokonĉerto, 2 orgenkonĉertoj F-maĵora op. 137 kaj g-minora op. 177)
  • Ĉambromuziko
    • arĉkvartetoj, arĉkvintetoj, pianotrioj, sonatoj por soloinstrumentoj kaj piano
      • i. a. sonato por klarneto kaj piano op. 105 a
    • 4 pianosonatoj
  • Orgenverkoj
    • 20 orgensonatoj
    • preludioj, trioj, fugetoj, karakterpecoj, meditaĵoj
    • verkoj por violono resp. hobojo kaj orgeno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Romantisma muziko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Josef Irmen: Thematisches Verzeichnis der musikalischen Werke Gabriel Josef Rheinbergers = Studien zur Musikgeschichte des 19. Jahrhunderts Bd. 37. Forschungsunternehmen der Fritz Thyssen Stiftung. Arbeitskreis Musikwissenschaft. Regensburg 1974.
  • Ders.: Gabriel Joseph Rheinberger als Antipode des Cäcilianismus. Studien zur Musikgeschichte des 19. Jahrhundert Band 22. Forschungsunternehmen der Fritz Thyssen Stiftung. Arbeitskreis Musikwissenschaft. Regensburg 1970.
  • Ders./Harald Wanger: Gabriel Joseph Rheinberger. Briefe und Dokumente. 9 Bände. Vaduz 1982-1988.
  • Harald Wanger: Josef Gabriel Rheinberger. Leben und Werk in Bildern. Stuttgart 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]