Josef Hála

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Hála
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1928 (1928-11-01)
en Písek
Morto 15-an de novembro 2019 (2019-11-15) (91-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo pianistopedagogo • klavicenisto • muzikinstruisto
vdr

Josef Hála (naskiĝis la 1-an de novembro 1928 en Písek - 15-an de novembro 2019 Prago) estis elstara ĉeĥa pianisto, klavicenisto kaj muzika pedagogo (li estis profesoro en AMU – Muzika altlernejo en Prago, kie li instruis ekde 1960). Li famiĝis pro sia brila ludotekniko, multflanka klereco kaj vasta repertuaro (ekde baroko ĝis nuntempo).

Li ludis precipe kiel akompananto kaj kiel kamerludanto (kun ensembloj Smetanovo trio, České trio, Ars rediviva kaj aliaj). Li regule koncertis kaj registris komponaĵojn kun mondfamaj solistoj (ekz. Christian Ferrase, Henryk Szeryng, Wanda Wilkomirska, Josef Suk mladší, Shizuki Ishikava) kaj multaj orkestroj en Eŭropo kaj Japanio (registraĵoj por eldonejoj Supraphon, RCA Victor, Nippon Columbia, Panton, Opus kaj ankaŭ por ĉeĥaj kaj eksterlandaj radio- kaj televidofirmaoj). Li koncertis en multaj landoj de Eŭropo, en Usono, Afriko kaj Azio (precipe en Japanio, kie li longdaŭre agis kiel pedagogo) Por sia interpreta majstreco li akiris multajn prestiĝajn apremiojn, ekz. premion de francaj kritikistoj por kompleta registraĵo de klavicenaj koncertoj de Jiří Antonín Benda.