Josef Manner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Manner
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1865 (1865-07-26)
en Vieno
Morto 5-an de majo 1947 (1947-05-05) (81-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Dornbacher Cemetery
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Josef MANNER (naskiĝinta la 26-an de julio 1865 en Vieno, mortinta samloke la 5-an de majo 1947) estis aŭstra entreprenisto kaj fondinto de internacie konata produktejo de dolĉaĵoj.

Vivo kaj entreprena evoluo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de viandisto el Weidenthal li komercis en ejo apud la Katedralo de Sankta Stefano (Vieno) per ĉokolado kaj figa kafosurogato. Sed la volego plibonigi la kvaliton decidigis trovi novan lokalon. Do Manner akiris en la aĝo de 25 jaroj fabriketon de ĉokoladfaranto kun ĉiuj koncesioj en la strato Wildenmanngasse.[1] Tie Manner fondis en la 1.3.1890 la firmaon Chocoladenfabrik Josef Manner metante la fundamentan ŝtonon por nuntempe internacie aganta konzerno. Mallongan tempon lia frato Rudolf Manner asistantis. Kvin jarojn poste li surmerkatigis la vafeletojn Manner-Schnitten kun nugatokremo. Tio ege kontribuis al la sukceso kaj konatigo de la marko. La labor-/vivkondiĉojn de la dungitaro (ĉirkaŭ tri miloj en la 1912-a jaro!) Manner pliagrabligis; ĝuis li multon da honoroj kaj premioj, ankaŭ pro tiaj socialaj agadoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1900 Johann Riedl, komercanto por ĉasbestaĵoj, iĝis lia kompaniano. En 1911 Manner koncedis al ĉiuj laborantoj forpermeson de po kvar semajnoj por jaro. En 1913 la tuto ŝanĝiĝis je akcia kompanio.

La disfalo de Aŭstrio-Hungario kaj la granda depresio haltigis la seninterrompitan kreskon kaj la nombro de la dungitoj ŝrumpis je 1000 uloj.

Post la retiriĝo de Manner[redakti | redakti fonton]

Mortis en 1929 Riedl kaj Manner mem retiriĝis en 1935. Dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj ĉirkaŭ ok centoj da dungitoj aktivis kaj en 1966 malfermis oni filion en Perg. En 1970 la familio Andres vendis al Manner la markon Casali kaj Ragendorfer kio ree altigis la kvanton da laborantoj. Proboj starigi filiojn eksterlande (Irlando en la 1950-aj jaroj, Brazilo en 1973) fiaskis. Fabrikon kartonan en Altenfelden-Doppl oni fermis, kiu floris dum la Dua mondmilito. Intertempe englutiĝis de Manner ankaŭ aliaj konataj markoj (ekz. Victor SchmidtNapoli).

Vilao[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1910 kaj 1914 li komisiis la arĥitekton Peter Paul Brang starigi vilaon kun parko en Hernals (17-a viena urbodistrikto, Klampfelberggasse 2–4)[2][3][4]

Tiun ĉi domegon tenadis la idoj. Ĝismorte en 2017 enloĝis ĝin la nepo Carl Manner.[5]

Familio[redakti | redakti fonton]

Edzino de Josef Manner estis Amalia Reinhart (1864–1939); kun ŝi li havis du filojn - Josef (1899-1978), Karl (1902-1979); ili direktoris firmae - kaj filinon Amalia (1898-1986).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Adam: "Manner, Josef". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 6, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1975, ISBN 3-7001-0128-7, p. 56 (tie ĉi interrete)
  • Otruba, Gustav, "Manner, Josef". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 59-60 (tie ĉi interrete)