Josep Margarit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Josep Margarit
IOSEPH DE MARGVERIT et de Biure.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de februaro 1602 (1602-02-10)
en La Bisbal d'Empordà
Morto 17-an de julio 1685 (1685-07-17) (83-jara)
en Perpinjano
Ŝtataneco Reĝlando Francio, Princlando Katalunio
Profesio militisto, guberniestro
Lingvoj hispana lingvo, franca lingvo
Familianoj
Frat(in)o Vincent de Margarit de Biure
v  d  r
Information icon.svg

Josep de Margarit i de Biure (La Bisbal, 1602 - Perpinjano, 1685) estis militisto, milicestro de la Generalitato de Katalunio kaj hispana politikisto.

Li estis filo de nobeluloj, juna rabisto kaj tuj opozicianto al Filipo la 4-a. Kiam eksplodis la Milito de la Falĉistoj (1640), li estris la milicanojn mikelets kun kiuj li eniris en Valls (aprilo 1641). Li venkis sur la reĝa armeo proksime de Taragono.

Li estis nomumita guberniestro de Katalunio kaj vojaĝis al Francio kiel ambasadoro de la Generalitato en Parizo (septembro 1641). Li intervjuis kun la kardinalo Richelieu al kiu li garantiis fidelecon fare de katalunoj se francoj plenumos siajn promesojn. Li revenis al Katalunio kaj pluis kun la militaj kampanjoj kiuj finis en 1643 pere de la rekonkero de la Arana valo.

Li partoprenis en la defendo de Barcelono, sieĝita de la centristoj, ĝis 1652 kiam li devis jam foriri kaj kapitulaci. Li fuĝis al Perpinjano kie li ricevis la titolon de markiso de Aguilar. Li klopodis foje invadi Katalunion ĝis la sunskribo de la Traktato de Pireneoj. En 1667, la reĝo Ludoviko la 14-a (Francio) faris lin senjoro de Thuir.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (france) Relation fidèle et exacte su siège de Barcelone fait par les espagnols en 1651 et 1652.