Joseph Bruce Ismay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseph Bruce Ismay

prezidanto de White Star Line
Naskiĝo 12-a de decembro 1862
en
Morto 17-a de oktobro 1937
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Joseph Bruce Ismay (kutime nomata nur J. Bruce Ismay aŭ nur Bruce) naskiĝis en la jaro 1862 kiel la plej aĝa filo de ŝipposedanto Thomas Henry Ismay. Kiel je filo de la sukcesa patro estis je la juna Bruce metataj tuj jam ekde la junaĝo grandaj postuloj. Li estis sendita en prestiĝan privatan lernejon en Elstree, pli poste en Harow. Junaĝe li eminentis kiel sukcesa sportisto, precipe en teniso kaj dum ĉasadoj. Finvizitinte la lernejon li restadis kun sia instruisto unu jaron en Francio, poste li ian tempon vojaĝis. Kiam li estis dudekkvarjara li komencis labori en firmao White Star Line, kie li labori kiel kunulo de la komapanio ĝis morto de la patro en la jaro 1899. En la jaro 1888 li edziĝis kun riĉa usonanino Julia Schieffeelin.

Kiam li fariĝis en la jaro 1899 plenumdirektoro de la firmao, ne atendis lin entute facila periodo. Kun alveno de usonaj monopoloj al White Star Line minacis neantaŭsentataj problemoj, kion la nova ĉefulo ekkomprenis. Kiam en la jaro 1902 Ismay konsentis kun kondiĉoj de J. P. Morgan kaj transgvidis sian firmaon en usonan koncernon de IMM (International Mercantile Marine Comp.), multe da ortodoksaj britoj inkluzive de la patrino de Ismay riproĉis al li malkuraĝecon. Ankaŭ Ismay sciis, ke pro la eniro de la usona kapitalo en White Star Line li vendis tiel iom la firmaon al la transmara giganto. Sed en la alia flanko li jam baldaŭ fariĝis generala direktoro de IMM kaj la rezulto estis plua kresko de "Blanka stelo".

La vivo de Ismay komencis detruiĝi en la jaro 1907, kiam ili komune kun lordo Pirrie decidis pri konstruado de ŝipoj Olympic kaj Titanic. Ian tempon li ja povis vivi kun gloro de posedsnto de du la plej grandaj ŝipoj en la mondo, sed nur mallongtempe. Post katastrofo de Titanic li fariĝis proskribito kaj iom maljuste ankaŭ vipota knabo. La publiko riproĉis al li precipe la fakton, ke diference de la kapitano kaj la ŝipa konstruisto li ne kapablis kuraĝe resti sur la mergiĝanta ŝipo kaj enboatiĝis en savboaton, kaj ankaŭ nepruvitaj kaj nekonfirmitaj informoj, ke li devigis la kapitanon Smith al senĉesa plialtigado de rapideco. Vane Ismay post la malfeliĉo pledis sin, ke li neniam traktis kun la kapitano pri la rapideco de Titanic kaj ke en la savboato, en kiun li enboatiĝis, estis ankoraŭ loko kaj li estis unusola, kiu staris proksime.

Senpere post la katastrofo, ankoraŭ sur ferdeko de Carpathia, Ismay psike tute detruiĝis. Kruelaj ĵurnalistoj kaj usona esplorkomitato dure kondamnis lian konduton sur la ferdeko de Titanic kaj eĉ ne la brita publiko agis alie. Pro la batoj, kiuj falis je li, Ismay jam neniam plu rekonsciiĝis. Printempe de 1912 li proponis sian rezignon pri la funkcio de generala direktoro de IMM, sed li postulis, por ke li povu resti almenaŭ prezidanto de White Star Line. Sed tio estis rifuzita. Ismay perdis ambaŭ funkciojn kaj prefere li retiriĝis en la publika vivo. Sciigi sin li donis fakte nur unusole, per sumo 10000,- pundoj, per kiuj li kontribuis en fonduson por vidvinoj post maristoj pereintaj sur maro. En la jaro 1936 estis amputita lia dekstra kruro kaj la 17-an de oktobro 1937, nur unu monato post tio, kiam Olympic, la fratina ŝipo de Titanic, estis vendita en malnovan feron. En kolono pri Ismay en Nacia biografia vortaro aŭtoro neniael menciis pri Titanic. Ismay estus certe dankema al li pro tio.