Joseph Schaitberger
Joseph Schaitberger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-an de marto 1658 en Bad Dürrnberg | |
Morto | 3-an de oktobro 1733 (75-jaraĝa) en Nurenbergo | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto karboministo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Evangeliaj sendleteroj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Joseph SCHAITBERGER [ŝajtberger] (naskiĝis la 19-an de marto 1658 en Dürrnberg apud Hallein, mortis la 3-an de oktobro 1733 en Nurenbergo) estis protestantisma kredodefendega predikisto, publicisto kaj ministo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post forpelo en 1686 laŭ ordono de episkopo Max Gandolf von Kuenburg li venis al Nurenbergo. Tie Schaitberger verkis t.n. evangeliajn sendleretojn adresitajn ĉefe al liaj samkreduloj apud Dürrnberg, en Defereggen-valo (Distrikto Lienz). La unua eldono kun ĉiuj 24 sendleteroj aperis post 1710 kaj disvastiĝis ĉefe en Suda Germanujo. Tiel Schaitberger iĝis la gvidanto de la protestantoj en Salcburgio kaj tre influis ĉ. 26.000 salcburgianojn elmigri post kiam episkopo Leopold Anton von Firmian proklamis elmigran leĝon. De Schaitberger estas tre konata elmigrula kanto Ich bin ein armer Exulant, kiun li estis verkinta iam por memkonsolo. Tiu ĉi kanto akompanis la salcburgiajn elmigrantojn sur ilia vojo al Orienta Prusio.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1969: nomo de la protestantisma preĝejo en Hallein por li (Schaitbergerkirche)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Reingrabner, Gustav, "Schaitberger, Joseph", ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 547 kio relegeblas tie ĉi interrete.
- "Joseph Schaitberger" ĉe: Der Friedensbote - Kirchliches Volksblatt für evangelische Gemeinden Augsburgischen Bekenntnisses Teil I: XI. Jahrgang Nr. 11 vom 12. April 1908, p. 86–88; Teil I: XI. Jahrgang Nr. 12 vom 26. April 1908, Seite 94–96: Teil III (Schluß): XI. Jahrgang Nr. 13 vom 10. Mai 1908, p. 102–104.
- Hermann Clauß: Joseph Schaitberger und sein Sendbrief. Ĉe: Beiträge zur bayerischen Kirchengeschichte 15 (1909), p. 105–123 kaj 153–166.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Anglalingva biografieto
- Lia konsolkanto
- Kelkaj fotoj pri li Arkivigite je 2008-04-19 per la retarkivo Wayback Machine