Joshua Abraham Norton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joshua Abraham Norton
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1811 (1811-01-17)
en Londono
Morto 8-an de januaro 1880 (1880-01-08) (68-jaraĝa)
en San-Francisko
Tombo Woodlawn Memorial Park Cemetery
Loĝloko San-Francisko
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o Selina Jane Macleod
Okupo
Okupo pretendanto al la reĝeco • entreprenisto
vdr

Joshua Abraham NORTON (naskiĝis ĉirkaŭ 1815, mortis la 8-an de januaro 1880) estis usona entreprenisto, loĝanta en Sanfrancisko.

Imperiestro Norton la 1-a de Usono

En li 1859 proklamis sin mem kiel la unuan kaj nuran Imperiestron de Usono.

Kvankam li ne havis politikan potencon, kaj lia influo estis nura kun liaj ĉirkaŭuloj, li estis solene regalata en Sanfrancisko, kaj valuto en lia nomo estis honorata en la lokoj, kiujn li frekventis. Li korespondis kun Reĝino Viktorino de Britio, kaj anoj de Sanfrancisko nomigis lin "Sia Imperia Moŝto."

Kvankam ĝenerale li estis opiniata kiel frenezulo, aŭ almenaŭ strangulo, la anoj de Sanfrancisko (kaj multe de la mondo) en la 19-a jarcento celebris lian ĉeeston, lian humuron, kaj liajn farojn, precipe lian "mandaton" ke la Kongreso de Usono estu malunuigita per forto, kaj liajn dekretojn, kiuj petis ke ponto estu konstruita trans la Golfo de Sanfrancisko. Verkisto Mark Twain estis loĝanto en Sanfrancisko dum parto de la "reĝado" de Imperiestro Norton, kaj la Reĝo en La Aventuroj de Huckleberry Finn estas parte bazita pri Norton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]